Hejmen Supren Reen Sekven



La germana damludo

a reguloj de la germana dam­ludo estas tute same kiel de la pola dam­ludo, sed oni ludas ĝin sur norma 8×8 dam­tabulo, kun blanka fako en la mal­supra mal­dekstra angulo, kaj la numerigo de la fakoj estas kiel ŝako. Oni ludas sur la blankaj fakoj, kaj Blanko ludas unue, do la blankaj peonoj estas sur la fundo de la diagramo.

Peonaj movadoj estas simplaj. La peonoj moviĝas ĉiam antaŭen, sed kaptas saltante aŭ antaŭen aŭ mal­antaŭen kun simpla kaptado.

Kiam peono atingas la finan rangon (rango 8 por Blanko, rango 1 por Nigro), ĝi promoci­iĝas al damo.

Kiam peono saltas en la finan rangon, se ĝi povas plu­salti mal­antaŭen, ĝi devas salti, kaj ne iĝas damo, krom se ĝi tiam saltas re­foje antaŭen en la finan rangon.

Kaptado estas dev­iga. Se lud­anto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Se estas elekto inter du aŭ pliaj vojoj, li kaptu kiel eble la pli grandan nombron da pecoj. Ne gravas, ĉu li kaptas peonon, ĉu damon.

Damoj moviĝas laŭ longa movado, kaj kaptas laŭ longa kaptado, kiel pri­skrib­ite en la unua paĝo.

En la okazo de plur­kapt­ado, la lud­anto rajtas viziti fakon plur­foje, sed ne rajtas re­salti super salt­itan pecon. Post la fina salto, la salt­itaj pecoj estas kapt­ataj, tio estas, ili estas for­ig­ataj de la tabulo.

Se ludanto povas kapti kaj ne faras tiel, aŭ ne kaptas kiel eble la pli grandan nombron da pecoj, la oponanto rajtas aŭ devigi lin re­prenu la mov­adon kaj kapti, aŭ permesi la mov­adon kiel farita.

Lud­anto gajnas, kiam la opon­anto havas neniujn pecojn, aŭ ne povas movi siajn pecojn. Se estas tri­foja repeto de pozicio, la ludo estas egal­iĝo.


La rusa damludo

ur en unu regulo malsamas la rusa ludo je la germana: peono promoci­igita al damo rajtas plue kapti en la sama vico.











Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la germana aŭ rusa dam­ludo.

La blankaj peonoj estas sur rangoj 1–3, kaj la nigraj estas sur rangoj 6–8.



Numerigo de la germana kaj rusa damtabuloj


b8 d8 f8 h8
a7 c7 e7 g7
b6 d6 f6 h6
a5 c5 e5 g5
b4 d4 f4 h4
a3 c3 e3 g3
b2 d2 f2 h2
a1 c1 e1 g1


Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn?  Bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.



Kopirajtita © MMII Steve MacGregor
(Ĝisdatigita 30 novembro 2002)