luraj
popoloj ludas laŭ
la regularo hispana, ne nur la hispanoj. Oni ludas ĝin ankaŭ
en Portugalo, en Arabujo, tie kaj tie en Germanujo, en Danlando
kaj Svedujo, en suda Ameriko, en Havajo (ŝtato de Usono), kaj
en Filipinaj Insuloj. Oni ludas sur la blankaj fakoj de 8×8
damtabulo, kun nigra fako en la
malsupra maldekstra angulo, kiel ŝaktabulo. Blanko
ludas unue, do la blankaj peonoj estas sur la fundo de la diagramo.
Peonaj movadoj estas simplaj. La peonoj moviĝas ĉiam antaŭen, kaj kaptas ankaŭ saltante nur antaŭen, kun simpla kaptado.
Kiam peono atingas la okan rangon (fakoj 1–4 por Blanko, fakoj 29–32 por Nigro), ĝi promociiĝas al damo.
Kiam peono saltas en la okan rangon, ĝi haltas sian movadon, iĝas damo, kaj ne rajtas kapti plu kiel damo en tiu vico.
Kaptado estas deviga. Se ludanto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Se estas elekto inter du aŭ pliaj vojoj, li kaptu kiel eble la pli grandan nombron da pecoj. Ne gravas, ĉu li kaptas peonon, ĉu damon.
Damoj moviĝas laŭ longa movado, kaj kaptas laŭ longa kaptado, kiel priskribite en la unua paĝo.
En la okazo de plurkaptado, la ludanto rajtas viziti fakon plurfoje, sed ne rajtas resalti super saltitan pecon. Post la fina salto, la saltitaj pecoj estas kaptataj, tio estas, ili estas forigataj de la tabulo.
Se ludanto povas kapti kaj ne kaptas, aŭ ne kaptas kiel eble la pli grandan nombron da pecoj, la oponanto rajtas aŭ devigi lin reprenu la movadon kaj kapti, aŭ punkapti la pecon, kiu devis kapti, kaj tiam fari sian propran vicon.
Ludanto gajnas, kiam la oponanto havas neniujn pecojn, aŭ
ne povas movi siajn pecojn. Se estas trifoja repeto de pozicio, la
ludo estas egaliĝo.
entra-suda
Germanujo havas
sian propran version de la hispana damludo, kun du malsamoj.
Unue, oni ludas ĝin sur la nigraj fakoj de 8×8 damtabulo, do la koloroj estas inversitaj en diagramoj. Ĉe la komenco de partio, la peonoj sidas kiel laŭ la germana ludo. La numerigo de la tablulo estas kiel la numerigo de la angla-usona ludo.
Due, kiam damo saltadas, post la fina (aŭ nura) salto, ĝi
devas resti sur fako proksima al la fina saltita oponanta
peco.
vedujo
kaj Danlando
havas ankaŭ version de la hispana ludo, kun du malsamoj.
Unue, oni ludas sur pola 10×10 damtabulo. Ĉe la komenco de partio, la peonoj sidas kiel laŭ la pola ludo, kaj la numerigo de la tablulo estas kiel la numerigo de tiu ĉi ludo.
Due, kvankam la peono moviĝas kiel peono hispana, ĝi kaptas kun longa kaptado, kiel damo, sed nur antaŭen.
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la hispana damludo.
La blankaj peonoj estas sur fakoj 21–32, kaj la nigraj estas
sur fakoj 1–12.
| 1 | ![]() |
2 | ![]() |
3 | ![]() |
4 | ![]() |
![]() |
5 | ![]() |
6 | ![]() |
7 | ![]() |
8 |
| 9 | ![]() |
10 | ![]() |
11 | ![]() |
12 | ![]() |
![]() |
13 | ![]() |
14 | ![]() |
15 | ![]() |
16 |
| 17 | ![]() |
18 | ![]() |
19 | ![]() |
20 | ![]() |
![]() |
21 | ![]() |
22 | ![]() |
23 | ![]() |
24 |
| 25 | ![]() |
26 | ![]() |
27 | ![]() |
28 | ![]() |
![]() |
29 | ![]() |
30 | ![]() |
31 | ![]() |
32 |