Hejmen Supren Sekven



Damludoj

amludoj estas aro da tabulo-ludoj, malsamaj laŭ la variaj nacioj de Eŭropo kaj okcidenta Azio. Kvankam la ludoj estas pli simplaj ol ŝako, ili estas tamen amuzaj, kaj estas landaj asocioj de ludantoj.

Ĉar multaj homoj konas nur siajn naciajn versiojn de la ludo, mi prezentas al la esperant­istaro la plej kon­atajn regul­arojn, kaj poste iujn interesajn modifikojn de la ĝenerala ludo. Mi esperas, ke la informoj plivast­igos la plezuron de la dam­lud­antoj de Esperantujo.


Difinoj kaj ĝeneralaj reguloj

La tabulo









Tio ĉi estas ŝaktabulo, aro 8×8 de fakoj, sur kiu oni iam ludas ankaŭ la damludojn. Notu, ke estas nigra fako en la malsupra-maldekstra angulo.

Oni ludas iujn nacian ludojn sur la nigraj fakoj de ŝaktabulo, iujn sur la blankaj, kaj iujn sur la blankaj fakoj de tabulo kun la koloroj invers­ig­itaj. En diagramoj de tabuloj, la koloroj de la fakoj estas kutime invers­ig­itaj por tiuj ludoj, en kiu oni ludas sur la nigraj fakoj, por ke la leg­anto vidu pli bone.

La koloroj de la fakoj kaj pecoj povas esti aliaj ol blanka kaj nigra. En la angla-usona ludo, la kutimaj koloroj estas ruĝa kaj nigra, sed oni ja nomas la kolorojn «blanka» kaj «nigra».

Iujn naciajn ludojn oni ludas sur pli­grand­ig­itaj tabuloj, 10×10 aŭ 12×12, kre­ante pli vastan spacon por ludi.


La ludpecoj

La ludpecoj estas kutime diskoj. Unu ludanto, nom­ita «Blanko», havas blankajn aŭ ruĝajn diskojn, kaj la alia, nom­ita «Nigro» havas nigrajn. Simplan pecon oni nomas «peono», kiel en ŝako, kaj en diagramoj, mi montras tian pecon kiel diskon.


La peonoj povas esti promoci­igataj, per meti unu diskon sur alian, kre­ante du­oblan diskon. Tian du­oblan diskon oni nomas «damo». En diagramoj, mi montras tian du­oblan diskon kiel diskon kun krono.



Simpla Movado









La du peonoj, nigra kaj blanka, rajtas mov­iĝi antaŭ­en per simpla movado al la proksim­aj kva­dratoj mark­ataj per . La blanka damo rajtas mov­iĝi antaŭ­en aŭ mal­antaŭ­en per simpla mov­ado al iu el la kva­dratoj mark­ataj per .




Longa movado









Laŭ iuj regul­ar­oj, damoj rajtas mov­iĝi kiel ŝak­kurieroj. La blanka damo rajtas mov­iĝi al iu el la kva­dratoj mark­ataj per .




Simpla kaptado









La blanka peono en la dia­gramo rajtas salti super iu el la du nigraj peonoj, kapt­ante ĝin, kaj mov­iĝ­ante al la kva­drato mark­ata per preter ĝi.

La blanka damo en la dia­gramo rajtas salti super iu el la kvar nigraj damoj, kapt­ante ĝin, kaj mov­iĝ­ante al la kva­drato mark­ata per preter ĝi.




Longa kaptado









Damo rajtas salti super unu aŭ pliaj mal­plenaj kva­dratoj, super opon­anta peco, kaj eble super unu aŭ pliaj al­donaj mal­plenaj kvad­ratoj, mov­iĝ­ante al kvadrato preter ili.

La blanka damo en la diagramo rajtas salti super la mal­plen­aj kva­dratoj mark­ataj per kaj super la nigran peonon, movi­ĝ­ante al iuj el la kva­dratoj mark­ataj per , kapt­ante la peonon.




Multobla kaptado









La blanka peono rajtas salti super la nigra peono, mov­iĝante al la kvadrato mark­ita per , kaj poste en la sama vico, super la du­an peonon, moviĝante al la kvadrato mark­ita per , kapt­ante ambaŭ peonojn.

Iam, eblas tri­obla, kvar­obla, eĉ kvin­obla kaj pli­obla kapt­ado.

Eblas ankaŭ mult­obla longa kapt­ado laŭ iuj regularoj.




Punkapto

aŭ iuj naciaj regularoj, se lud­anto ne kaptas, kiam eblas kapto, la opon­anto sen salto pun­kaptas la pecon, kiu devis kapti, kaj poste faras sian propran mov­iĝon.

Laŭ iuj regularoj, tiu ĉi regulo valoras, kiam lud­anto faras la mal­ĵustan kapton, kapt­ante, kiam eblis pli granda nombro da kapt­ataj pecoj, aŭ estis kapto de peono, kiam eblis kapto de damo.

Iuj naciaj ludoj havis antaŭ multaj jaroj tiun ĉi regulon, sed iliaj modernaj regularoj ne inkluzivas ĝin.



La naciaj regularoj


Notu bone: Tiuj ĉi paĝoj estas belete preseblaj (almenaŭ per Interreta Esploristo). Vi eble volos musumi ĉe File kaj Page Setup, kaj forigi la enhavon de la linioj Header (kapteksto) kaj Footer (piedteksto) antaŭ ol presigi.

Se presado de tiu ĉi paĝaro interesigas vin, vi povas presigi ankaŭ kovrilon nigra-blankankolorigitan.


Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn?  Bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.




Kopirajtita © MMIV Steve MacGregor
Ĝisdatigita 29 februaro 2004)