Hejmen Supren Reen Sekven



La itala damludo

nika regulo de la itala ludo estas, ke peono ne rajtas kapti damon. Tiu ĉi regulo donas al la damo pli grandan povon ol en la aliaj naciaj ludoj.

Oni ludas la italan ludon sur la blankaj fakoj de 8×8 dam­tabulo kun nigra fako en la mal­supra mal­dekstra angulo, kiel ŝaktabulo, kaj Blanko ludas unue, do la blankaj peonoj estas sur la fundo de la diagramo.

Ĉiuj movadoj estas simplaj. La peonoj moviĝas ĉiam antaŭen, kaj kaptas ankaŭ nur saltante antaŭen.

Kiam peono atingas la finan rangon (fakoj 1–4 por Blanko, fakoj 29–32 por Nigro), ĝi promoci­iĝas al damo.

Kiam peono saltas en la finan rangon, ĝi haltas sian movadon, iĝ­as damo, kaj ne rajtas kapti plu kiel damo en tiu rango.

Kapt­ado estas dev­iga. Se lud­anto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Se eblas du aŭ pliaj vojoj de kapt­ado, oni faru la pli grandan. Se du estas same longaj, oni kaptu kun damo prefere al kun peono. Se du damaj kapt­adoj estas same longaj, oni kaptu kiel eble la pli grandan nombron da damoj.

En la okazo de plur­kapt­ado, la lud­anto rajtas viziti fakon plur­foje, sed ne rajtas re­salti super salt­itan pecon. Post la fina salto, la salt­itaj pecoj estas kapt­ataj, tio estas, ili estas for­ig­ataj de la tabulo.

Se ludanto povas kapti kaj ne kaptas, aŭ ne kaptas kiel eble la plej grandan nombron da pecoj, aŭ kaptas kun peono kiam eblas kapti kun damo, aŭ ne kaptas kiel eble la plej grandan dombron da damoj, la oponanto rajtas aŭ devigi lin re­prenu la mov­adon aŭ kaptadon kaj kapti ĵuste, aŭ pun­kapti la pecon, kiu devis kapti.

Le lud­anto mal­gajnas partion antaŭ ol promoci­igi unu el siaj peonojn al damo, la mal­gajno valoras duoble.

Lud­anto gajnas, kiam la opon­anto havas neniujn pecojn, aŭ ne povas movi siajn pecojn. Se estas tri­foja repeto de pozicio, la ludo estas egal­iĝo.












Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la itala dam­ludo.

La blankaj peonoj estas sur fakoj 21–32, kaj la nigraj estas sur fakoj 1–12.



Numerigo de la itala damtabulo


1 2 3 4
5 6 7 8
9 10 11 12
13 14 15 16
17 18 19 20
21 22 23 24
25 26 27 28
29 30 31 32


Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn?  Bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.



Kopirajtita © MMII Steve MacGregor
(Ĝisdatigita 30 novembro 2002)