Hejmen Supren Reen Sekven



La pola damludo

alkiel la pli­multo de dam­tabuloj, la pola dam­tabulo havas 10×10 fakojn. Ĝi havas blankan fakon en la mal­supra mal­dekstra angulo, kaj oni ludas sur la blankaj fakoj. Blanko komencas la ludon, do la blankaj peonoj estas sur la fundo de la diagramo.

Peonaj movadoj estas simplaj. La peonoj moviĝas ĉiam antaŭen, sed kaptas saltante aŭ antaŭen aŭ mal­antaŭen kun simpla kaptado.

Kiam peono atingas la dek­an rangon (fakoj 1–5 por Blanko, fakoj 46–50 por Nigro), ĝi promoci­iĝas al damo.

Kiam peono saltas en la dekan rangon, se ĝi povas plu­salti mal­antaŭen, ĝi devas salti, kaj ne iĝas damo, krom se ĝi tiam saltas re­foje antaŭen en la dek­an rangon.

Kaptado estas dev­iga. Se lud­anto povas kapti, li devas kapti, kaj post la kapto, se li povas kapti plue, li devas kapti. Se estas elekto inter du aŭ pliaj vojoj, li kaptu kiel eble la pli grandan nombron da pecoj. Ne gravas, ĉu li kaptas peonon, ĉu damon.

Damo moviĝas laŭ longa movado, kaj kaptas laŭ longa kaptado, kiel pri­skrib­ite en la unua paĝo.

En la okazo de plur­kapt­ado, la salt­itaj pecoj estas for­pren­itaj tuj post ĉiu salto, kaj la kaptanta peco rajtas viziti la mal­plen­ig­itan kva­draton poste en la vico.

Se ludanto povas kapti kaj ne faras tiel, aŭ ne kaptas kiel eble la pli grandan nombron da pecoj, la oponanto rajtas aŭ devigi lin re­prenu la mov­adon kaj kapti, aŭ permesi la mov­adon kiel farita.

Lud­anto gajnas, kiam la opon­anto havas neniujn pecojn, aŭ ne povas movi siajn pecojn. Se estas tri­foja repeto de pozicio, la ludo estas egal­iĝo.



La franca damludo

a reguloj de la franca ludo estas kiel la pola ludo, kun unu malsamo:

En la okazo de plur­kapt­ado, la lud­anto rajtas viziti fakon plur­foje, sed ne rajtas re­salti super salt­itan pecon. Post la fina salto, la salt­itaj pecoj estas kapt­ataj, tio estas, ili estas for­ig­ataj de la tabulo.














Jen la peonoj sur la tabulo ĉe la komenco de partio de la pola/franca dam­ludo.

La blankaj peonoj estas sur fakoj 40–50, kaj la nigraj estas sur fakoj 1–20.



Numerigo de la pola/franca damtabulo

1 2 3 4 5
6 7 8 9 10
11 12 13 14 15
16 17 18 19 20
21 22 23 24 25
26 27 28 29 30
31 32 33 34 35
36 37 38 39 40
41 42 43 44 45
46 47 48 49 50


Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn?  Bonvole skribu, kaj mi baldaŭ reskribos.



Kopirajtita © MMII Steve MacGregor
(Ĝisdatigita 29 oktobro 2002)