DONU PACON
Donu pacon! Donu pacon!
Lau la vorto de Jesuo,
feliĉega estas hom',
Di-infano lia nom',
se li agas por daŭra pac-konstruo.
2 Donu pacon! Donu pacon -
pacon al la kristanaro!
Sen Vi, daŭros la divid',
antaujuĝoj kaj malfid'
forŝirantaj najbaron de najbaro.
3 Donu pacon, donu pacon
inter junaj kaj maljunaj.
Sen Vi, dauros la divid',
antaujuĝoj kaj malfid',
kvankam ambaŭ pli firme starus kunaj.
4 Donu pacon, donu pacon
inter riĉa kaj malriĉa!
Sen Vi, daŭros la divid',
antaujuĝoj kaj malfid'.
Via amo, por ambau plen-sufiĉa.
5 Donu pacon! Donu pacon!
Oriento, okcidento:
sen Vi, daŭros la divid',
antaŭjuĝoj kaj malfid'.
Blovu, forta paciga Dia vento!
6 Donu pacon, donu pacon
al nigrulo kaj blankulo.
Sen Vi, daŭros la divid',
antaŭjuĝoj kaj malfid'.
Donu pacon al ni, ho Eternulo.
|