Preĝado

Preĝado kaj Sankta Meso en la Granda salono
IKUE / KELI Ekumena kongreso en 2005 en Hungario


Vi povas havi la filmon sur la plena ekrano se vi faras du klakojn sur la malgrandan fenestron.
DONU PACON

Donu pacon! Donu pacon! 
Lau la vorto de Jesuo, 
feliĉega estas hom', 
Di-infano lia nom', 
se li agas por daŭra pac-konstruo. 

2 Donu pacon! Donu pacon - 
pacon al la kristanaro! 
Sen Vi, daŭros la divid', 
antaujuĝoj kaj malfid' 
forŝirantaj najbaron de najbaro. 

3 Donu pacon, donu pacon 
inter junaj kaj maljunaj. 
Sen Vi, dauros la divid', 
antaujuĝoj kaj malfid', 
kvankam ambaŭ pli firme starus kunaj. 

4 Donu pacon, donu pacon 
inter riĉa kaj malriĉa! 
Sen Vi, daŭros la divid', 
antaujuĝoj kaj malfid'. 
Via amo, por ambau plen-sufiĉa. 

5 Donu pacon! Donu pacon! 
Oriento, okcidento: 
sen Vi, daŭros la divid', 
antaŭjuĝoj kaj malfid'. 
Blovu, forta paciga Dia vento! 

6 Donu pacon, donu pacon 
al nigrulo kaj blankulo. 
Sen Vi, daŭros la divid', 
antaŭjuĝoj kaj malfid'. 
Donu pacon al ni, ho Eternulo. 

Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al: Redaktanto: György Dénes