MESO POR UNUIGO DE LA KRISTANOJ
ENIRA ANTIFONO Joh 10, 14-15
Mi estas la bona pastisto - diras la Sinjoro -;
Mi konas miajn ŝafojn, kaj ili konas Min,
kiel la Patro konas Min, kaj Mi la Patron.
Kaj Mi donas mian vivon por la ŝafoj.
KOLEKTO
Ĉiopova kaj eterna Dio,
kiu kunigas kaj protektas viajn disigitajn ŝafojn,
rigardu favore al ni, grego de via Filo,
por ke ni ĉiuj, kiuj per la sama bapto estas sanktigitaj,
vivu kunigitaj en la integreco de la kredo kaj en la ligilo de la amo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREGO
Sinjoro, kiu per ununura ofero, unufoje por ĉiam donita,
akiris al Vi adoptan popolon,
liveru bonvole al ni la donacojn de unueco en via Eklezio kaj paco.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Levigu viaj koroj.
K Ni havas ilin ce la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj ĵuste.
C Vere estas inde kaj ĵuste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Ĉar per Li Vi kondukis nin al la lumo de via vero,
por ke ni, per la kunigilo de unika kredo kaj unika bapto,
fariĝu lia korpo;
per Li Vi donis al ĉiuj popoloj vian Sanktan Spiriton,
kiu, mirinde agante per la diverseco de donacoj,
kaj estigante unuecon,
loĝas en la adoptaj filoj, plenigas kaj regas la tutan Eklezion.
Pro tio, kune kun la anĝelaj legiaroj,
ĝoje ni Vin laŭdas, dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp 1 Kor 10, 17
Estas unu pano, kaj pro tio ni estigas unu korpon,
kvankam ni estas multaj,
ĉar ĉiuj kune ni manĝas tiun unikan panon.
POSTKOMUNIA PREGO
Ci tiu sankta Komunio, kiun ni ricevis, Sinjoro,
signo de kuneco de la fidelularo al Vi,
efikigu ankaŭ unuecon en via Eklezio.
Per Kristo nia Sinjoro.
|