REVERSO

 
 
Ruĝa: homo
Ruĝa: komputilo
Nivelo: 1 2 3
Blua: homo
Blua: komputilo
 Nivelo: 1 2 3
Ruĝa komencas
Blua komencas

Ludreguloj

La ludo apartenas al la kategorio de ludoj, kiujn kutime oni ludas sole.
Unu el la plej simplaj el la tabulludoj.
La ludpecoj estas diverskoloraj diskoj por la du ludantoj.

Unu ludanto metas (klakas) unu koloron kaj la alia la alian koloron. Ĉi tie la koloroj estas ruĝa kaj blua.
Ĉe via movo vi devas meti la diskon en liberan kvadraton. La movo estas valida nur se vi kaptas minime unu alian diskon.

Kiu fine havos la plej multajn diskojn tiu gajnos la ludon.

Vi havas sekvantajn eblecojn :
- ludu kontraŭ alia homo
- ludu kontraŭ la komputilo
- lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem .

Mallonga historio

La historio de la ludo reverso kun la konataj nomoj 'Reversi' kaj 'Othello' povas esti sekvita reen ĝis la Ĉina ludo 'Fan Mian' unuflanke kaj aliflanke ĝis la jaro 1890 kiam 'Lewis Waterman' kaj 'John W. Mollett' disponigis la ludon al la publiko .
En 1898 la Germana ludproduktisto 'Ravensburger' komencis produkti la ludon.
En ĉirkaŭ 1970, la Japano 'Goro Hasegawa' evoluigis la ludregulojn konatajn ankaŭ hodiaŭ preskaŭ en la sama formo.

Aperis poste ankaŭ la simila ludo Atakso .
Ambaŭ tabulludoj estas por ludi ĉefe sur komputilo (sed ne nur kontraŭ komputilo), pro la kaŭzo ke sur ludtabulo estas malfacila ŝanĝi ofte multajn pecojn al la alia koloro.

            Strategio / Solvo

La nombro de la pozicioj:
La nombro de ĉiuj permesitaj pozicioj estas estimata al 1028 kaj la nombro de ĉiu ebla ludo al 1058.
Sur 4 x 4 kaj 6 x 6 tabulo ĉe perfekta ludado la dua ludanto ĉiam gajnas.
Ĝis nun Reverso ne estis solvita sed komputilo havas avantaĝon kontraŭ homo pro la kaŭzo ke ĝi povas analizi pli multajn poziciojn antaŭe.

Strategio:
La pecoj ŝanĝas alternante tre rapide iliajn posedantojn, tiel ŝajna avantaĝo povas fariĝi rapide malavantaĝo.
Se oni jam kelkfoje ludis oni povas rimarki ke la momenta avantaĝo ne estas tiel grava.
Oni devas okupi strategiajn punktojn :
- plej bone se oni okupas frue la angulojn, ili ne povas esti reokupiaj
Per la anguloj oni havos bonajn bazojn por defendo kaj atako.
- tre bone estas ankaŭ la kvar flankoj (speciale se ili estas apogitaj de propra peco en iu angulo)
- por okupi la superajn poziciojn oni devas la najbarajn lokojn tralasi al la kontraŭulo

Nocioj:
Se la alia jam metis pecon en najbaran lokon al strategia loko, oni jam povas okupi tiun lokon se la malamika peco havas jam najbaron sur la alia flanko el viaj pecoj.
Por ĉi tiu situacio oni uzas la nocion pareco.
Se oni metas en frua ludfazo en direktan najbarecon de iu angulo, oni perdas tiun angulon.
Alia grava nocio estas la movebleco. Tiu signifas ke oni devas havi pli bonan movon en rezervo kiel la alia.
Probu plenumi la parecon kaj moveblecon.

Ekde 1977 ekzistas ĉiujare tutmonda ĉampioneco por Reverso.
Programita de: Lutz Tautenhahn Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: