|
Krucpuzlo |
|
| Krucpuzlo |
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitajn krucojn tiel, ke la koloroj estas samaj ĉe la flankoj kun la aliaj krucoj. Vi devas klaki unu el la ok krucojn kaj tiu turniĝos en la liberan najbaran lokon. Uzu la sekvantajn butonojn: Miksi - por miksi la krucojn Ordigi - por aranĝi denove Solvi - por montri la sekvantan plej proksiman paŝon al la solvo - por montri la tutan solvonRedakti - por aranĝi la krucojn kiel vi volas |
La ludo estas tre simila kun la ludo Rulkubo. La sola diferenco estas ke la pecoj ruliĝas alie se movitaj horizontale. La framo sekuras ke ne estas ebla aranĝi ilin sen solvi la puzlon. Sur ilia produkto staras sekvanta slogano: Pensu ronde agu kvadrate ! |
||
Strategio / SolvoLa puzlo estas konstruita el travidebla framo fermante 8 identajn pecojn sur 3x3 kvadrata tabulo. Tiuj pecoj estas tridimensiaj krucoj kun je 6 perpendiklaj diverskoloraj brakoj.La framo havas tri vertikalajn truojn sur la fronto kaj tri horizontalajn sur la dorso tra kiuj la antaŭaj kaj malantaŭaj brakoj trairas. Iu ajn najbara peco povas esti puŝita en la liberan lokon kaj la truoj devigas la krucojn ruliĝi ĉe ilia movo. Rulante la pecojn ili miksiĝos . La nombro de la pozicioj: Krucpuzlo havas la saman nombron da pozicioj kiel Rulkubo, do 128·9!/4!2=270.888.468.480 pozicioj. Nocioj uzataj: - kvarona turno estas turno de 90 gradoj de iu kubo - duona turno estas turno de 180 gradoj de iu kubo Por la kvar perpendiklaj direktoj ni asignas la literojn: L - por maldekstre, R - por dekstre, U - por supre kaj D - por malsupre Ekzistas kelkaj simplaj movvicoj kiuj movas kelkajn pecojn sed la libera loko restas centre. Por la sekvanta movvico ni asignas la literojn UL: - ruli la superan pecon suben, - poste la maldekstran superan pecon dekstren, - poste la maldekstran pecon supren, - kaj fine la centran pecon maldekstren. La tri pecoj estas movitaj en cirklo en horloĝan direkton. La movon de la samaj pecoj en kontraŭhorloĝan direkton ni notas kun UL'. Do la pecoj estos movitaj en tiu kazo dekstren, suben, maldekstren, supren . Simile la rotacio de la tri pecoj supre dekstre estos notita per UR se okazas en horloĝan direkton kaj UR' se en kontraŭan. La rotacio de la subaj maldekstraj tri pecoj estos simile notita per DL aŭ DL'. Fine la turno de la subaj dekstraj tri pecoj estos simile notita per DR aŭ DR'. Solvo: Haltigu la puzlon tiel ke la 'Crossteaser' emblemo estos tra la supero. La fronto havas vertikalajn truojn, la dorso horizontalajn. Unue movu la pecojn tiel ke la libera spaco estos centre. Je la komenco kaj fino de ĉiu movserio la spaco estos en centro. Fazo 1: Solvi la frontajn kolorojn Tiu solvo faros la frontan parton unukolora. La koloroj ĉirkaŭ la flankoj restos miksitaj. Rimarku ke tiu fazo estas la sama kiel la unua fazo ĉe la Rulkubo escepte ke la Maldekstra brako kaj la Dekstra brako la movvicoj estas svopitaj.
Fazo 2: Solvi flankajn kolorojn Rimarku ke tiu fazo estas la sama kiel la analoga fazo ĉe la Rulkubo.
Uzeblaj movserioj:
|
|||
|
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de:
|
Adaptita kaj Esperantigita de: |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
|