Seneto

Kiu komencas:
Ludanto
Komputilo
Ludanto
Komputilo

Ludreguloj

Du personoj ludas kutime.
Ĉiu el la du ludantoj devas movi siajn pecojn laŭ S forma vojo el la maldekstra supera loko al la dekstra suba loko.
Antaŭ ĉiu movo oni ĵetas la bastonetojn, kiuj havas du facojn, helan kaj malhelan.
Oni kalkulas nur la helajn bastonetojn sed se ĉiuj estas malhelaj, tiam la nombro estas 6.
Vi devas movi unu pecon tiom da lokojn antaŭen, kiom via nombro estas.
Vi ne rajtas movi vian pecon al loko kie vi jam havas unu pecon.
Se sur la loko kien vi movas estas malamika peco, ĝi estos forigita kaj devas komenci denove.
Vi ne rajtas forigi malamikan pecon el defendita loko.

Sekvantaj lokoj havas specialan nomon:
simbolo - Domo de la Renaskiĝo - defendita loko
simbolo - Domo de la Ĝojo - defendita loko
simbolo - Domo de la Akvo - pecoj el ĉi tiu loko estos ĵetitaj malantaŭen al la Domo de Renaskiĝo, se okupita, al la plej proksima loko malantaŭen
simbolo - Domo de la Tri Pravoj - defendita loko
simbolo - Domo de Reatumo - defendita loko
simbolo - Domo de Horuso - defendita loko

Vi havas sekvantajn eblecojn :
- ludu kontraŭ alia homo
- ludu kontraŭ la komputilo
- lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem .

Mallonga historio

Seneto estas antikva ludo el Egiptio, kiu estis ludita antaŭ 5000 jaroj.
Estis ludita plejparte de bonhavaj plenkreskuloj.
Oni ludis sur ludtabulo kun 30 lokoj aranĝitaj en 3 linioj.
Oni uzis je 5 aŭ 7 pecojn.
Antaŭ ĉiu movo oni ĵetis kvar fingrostojn aŭ bastonetojn.
La plej malnovaj hieroglifaj priskripoj pri la ludo estis trovitaj el la tempo de la faraono Narmero el la jaro 3100 A.K..
La plej malnova bildo estis trovita sur la muro de la tombo de la faraono Hesio el 2650 A.K..
Oni ne scias kia estis en tempo de la faraonoj la vera prononco por la ludo.
La nomo 'Senet' estis formita el la Kopta vorto por trairi. (la ludo havis la signifon trairi al la alia mondo)

La ludo havas magian signifon.
Via kapablo por gajni la ludon signifis vian kapablon por renaskiĝi.
La hela kaj malhela parto de la bastonetoj simbolas la bonan kaj malbonan.
La malbonaj fortoj probas halti vin por akiri la reĝejon de Osiriso.
En 400 P.K., kiam la Romioj kunportis Kristanismon oni forpuŝis la ludon pro sia magia signifo.
Arkeologoj malkovris denove la ludon.

Nefertitio ludas seneton

Ĉi tie oni povas vidi la reĝinon Nefertition, kiam ŝi ludas seneton.

Hieroglifo, kiu signifas la ludon seneto.
Programita de: Lutz Tautenhahn Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: