Jesuo, reĝo de la kristanoj

Ĉu Pollando estos baldaŭ reĝlando ?

Jesuo
En Pollando ĝuste antaŭ Kristnasko 46 parlamentanoj pretigis proponon por la parlamento por ŝanĝi la konstitucion.
Ili volas proponi ke Pollando fariĝu reĝlando kun Jesuo Kristo kiel reĝo.
La propono estas subtenata de la registaraj partioj kaj de unu opozicia partio:
- la registara partio PIS (Partio por Juro kaj Justeco),
- la registara partio LPR (Ligo de la Polaj Familioj)
- la opozicia partio PSL (Partio de la Kamparanoj)

Se la propono estos akceptita, multaj homoj kredas ke tio faros unuecon inter la homoj, jam enuiĝintaj de la multaj parlamentaj kvereloj kaj seksaj skandaloj.
La iniciantoj de la propono tamen timas ke la diskutoj kun la kontraŭuloj de la propono povus malpurigi la plej sanktajn partojn de la kredo.

La parlamentano Artur Gorski kondukis la akcion kaj la propono estas jam transdonita al la parlamentprezidanto Marek Jurek.
Se ilia nobla intenco sukcesos estas eĉ imagebla ke ankaŭ aliaj landoj en Eŭropo sekvus la ekzemplon kaj oni povus krei superlandan organizon kiel la Eŭropa Unio sed ne sub la regado de la sodomista lobio sed sub la komuna reĝo Jesuo Kristo.
Multaj opinias ke se la homoj rekonus Jesuon kiel reĝon, la socio estus traradiata de neniam antaŭe ekzistanta ĝojo, justeco, toleremo, paco, ordo kaj justeca libereco.
Se la plimulto de la 460 parlamentanoj akceptos la proponon, tio povus fariĝi realaĵo en Pollando.
La komunistoj kaj aliaj maldekstruloj forte kritikas la proponon.

Kontraŭkristana malamo en Usono

Sur la alia flanko de la Tero, nekredebla maltoleremo kontraŭ kristanoj ŝokas la mondon.
Kontraŭkristana vandalismo tra la tuta Usono okazis antaŭ Kristnasko.
La statuo de la infana Jesuo estis ŝtelita kaj en multaj kazoj eĉ distranĉita aŭ bruligita.
La policistoj konsideras ĉi tiujn kazojn kiel bagatelaĵojn.
Se la sama vandalismo okazas kontraŭ samseksemula propaganda ekspozicio, tio estas konsiderata malama krimo en Usono.

2006, Decembro
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al: Redaktanto: György Dénes