Papo Johano Paŭlo la IIa

Papo
Papo Johano Paŭlo la 2a (naskita kiel Karol Józef Wojtyla) dum sia 27 jara estrado de la Katolika Eklezio montris tre progreseman spiriton kaj volis reteni la moralan falon de la homa socio.
Li faris ankaŭ multajn amikajn gestojn al la Esperanto lingvo kaj movado.

Kiam li estis kardinalo en Krakovo, li gastigis kunvenon de IKUE (Internacia Katolika Unuigo Esperantista) kaj li eĉ interesiĝis pri la lingvo.
Okaze de la kongreso li volis celebri la Sanktan Meson kaj prediki en Esperanto kun permeso de la tiama papo Paŭlo la 6a. Sed neatendita okazo malebligis la intencon de la tiama kardinalo Wojtila.
Li ankaŭ uzis Esperanton dum dek jaroj en la salutoj 'Urbi et Orbi' por Paskoj kaj Kristnaskoj.
Tiel Esperanto gajnis internan simpation kadre de la Katolika Eklezio.

La unuan fojon la Papo parolis en Esperanto dum publika ceremonio okazinta en Czestochowa,
kadre de la monda junulara tago.
La 14 -an de aŭgusto 1991, li salutis kaj bonvenigis la pilgrimantojn ĉiokaze per sekvantaj vortoj:

'Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo, en ĉi tiu tago de universala frateco. Kiu vidas nin unuigitaj kiel filoj de unu sama patro en la nomo de Kristo, vero de la Homo.'


kruco La agado de la Papo Johano Paŭlo la 2a estis rekonata de ĉiuj progresemaj fortoj: de kristanoj, islamanoj, judoj, budhistoj, hinduistoj ktp., kaj ankaŭ de multaj famaj personoj .
Li sentime agadis por la tutmonda paco.

Bedaŭrinde la Sankta Patro havis ankaŭ tre danĝerajn malamikojn kun balbona influo al la homa socio.
La teroristo Mehmet Ali Agça kun kunligoj al KGB probis murdi lin.
Feministoj, samseksemuloj kaj aliaj perversuloj malŝatis lin kaj volis senĉese bloki lian sanktan laboron.
Kvankam la vivo de la Sankta Patro estis en senĉesa minaco, tamen li portis sian krucon kaj faris sian apostolan agadon ĝis fino de sia vivo.

Papo Amasoj da homoj pilgrimadis al la tombo de Johano Paŭlo la IIa.

Nun ankaŭ esperantistoj kondolencas, ĉar sendube nia kara lingvo perdis kun li gravan apoganton.
Ĉe la entombigo de la Sankta Patro estis eklipso same kiel post la morto de Jesuo Kristo.
Multaj homoj konsideras tion kiel malbonaŭguran ĉielan signon . Ĉu la mallumo venkis super la lumo ?


Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al: Redaktanto: György Dénes