La sekreto de Hitler

La sekreto de Hitler - ĉu estis Hitler sodomisto ?

Hitler
    Adolf Hitler kaj Ernst Röhm
Hitler
    Adolf Hitler kaj Rudolf Heß
Hitler
    Adolf Hitler kaj Ernst Schmidt


La libro de la profesoro por historio ĉe la universitato en Bremen Dr. Lothar Machtan
'La sekreto de Hitler - La duflanka vivo de diktatoro'
(Lothar Machtan - Hitlers Geheimnis
Das Doppelleben eines Diktators
Frankfurt/M.: Fischer Taschenbuch Verlag 2003
571 Seiten, 40 Abb., € 12,90)
malkovris senzaciajn, de historiistoj antaŭe ne observitajn faktojn el la vivo de la germana eksdiktatoro Adolf Hitler.
La aŭtoro portas pezajn pruvojn ke Hitler estis samseksemulo. Ni rigardu kelkajn preskaŭ nekontesteblajn argumentojn kiuj subtenas ĉi tiun tezon:
  • La diktatoro neniam havis seksan kontakton kun virinoj.
    Sed kio estas kun Eva Braun ? Onidire ŝi estis nur kiel alibio por kaŝi la gejecon de la Kondukanto. Ŝi asertis kelkfoje al Eugen Dollmann (interpretisto de Hitler):
    'li estas sanktulo', 'jam la penso al korpa kontakto estus por li makuligo de lia misio'.
    Herbert Döring, administranto en Obersalzberg (renkontiĝa loko kun Eva Braun) asertis ankaŭ firme ke korpa kontakto neniam ekzistis inter ili.
    Heinrich Hoffmann, fotografiisto kaj biografiisto de Hitler faris la samajn asertojn.

  • En Vieno Hitler vivis antaŭ la unua mondmilito kun la muzikisto August Kubitscheck.
    El memoroj de August Kubitscheck al la teneraj momentoj kun Hitler:
    'Mia amiko atendis min jam ĉe la stacidomo, salutis min en amika ekscito kun kiso kaj kondukis min tuj al sia domo, kie ni pasigis la unuan nokton.'
    La venontajn tri jarojn la venonta Kondukanto pasigis ĉe la vira hejmo en Vieno en la Meldemann strato. Samseksemeco estis tie konata afero.

    Ĉe komenco de la jaro 1913 eniĝis en la saman hejmon ankaŭ Rudolf Häusler. Ili estis intimaj amikoj. Ili nomiĝis Adi kaj Rudi (Adi und Rudi)
    Laŭ la polica protokolo el München 22 jara viro kun la nomo Joseph asertis:
    'Mi pasigis la tutan nokton kun li.'

    Alia, 18 jara viro, kiu nomiĝis Michael asertis al la polico:
    'Mi estis sen laboro de monatoj kaj mia patrino kaj mia frato estis ĉiam malsataj. Do mi akompanis la viron post lia peto al lia hejmo.'
    Alia, bubo kiu nomiĝis Franz asertis:
    'Li demandis se mi volas resti kun li. Li diris ke li nomiĝas Adolf Hitler.'

  • Dum la unua mondmilito Hiler luktis ĉe la fronto kun Francio.
    Hans Mend, militkamarado de Hitler diris al protokolo post jaroj kion li vidis:
    'Hitler kuŝis dumnokte kun Schmidt, sia vira prostituito.'

    En la militpaperoj de Hitler staris:
    'malgraŭ braveco konraŭ la malamiko pro samseksemula ago ekskludita de la promociigo al suboficira grado'.
    Tion skribis ankaŭ Erich Ebermeier, skribisto kaj juristo, kiu vidis la militistajn dokumentojn de Hitler.

    Laŭ Franz Schneider, kiu estis civita sekretaro asertis pri tiuj tempoj por la protokolo post la 2. mondmilito ĉe la prokurora ofico en München:
    'Hans Mend kaj aliaj militkamaradoj de Hitler ŝmiris lian penison kun ŝukremo kiam li dormis por marki lin kiel samseksemulon.'

  • Post la unua mondmilito Hitler havis proksiman kontakton kun multaj viroj, el kiuj kelkaj estis konataj kiel samseksemuloj, kaj kelkaj estis supozeble ankaŭ gejoj. Tiuj homoj fariĝis poste la plej potencaj personoj de la germana faŝismo.

    Ernst Röhm, kiu estis la dua plej potenca persono post la Kondukanto ĝis sia likvido.
    Li kondukis la faŝistan organizon SA (SieĝTaĉmento - SturmAbteilung) kaj li estis bone konata en la samseksemule aktiva Berlina sceno. En 1933 la SA havis pli ol 400.000 membrojn kaj estis la organizo kio sekurigis la timon de la opoziciuloj.
    Laŭ kelkaj Röhm ĉantaĝis Hitler pro lia samseksemeco. En 1934 la Kondukanto decidis eskapi de la plej intimaj kamaradoj kaj tiel sekurigi sian potencon. Por tio li uzis kiel pretekston la samseksemecon de Röhm.
    Cirkuladis sekvanta ŝerco en la tiama tempo: 'Ĉu vi aŭdis ke la Kondukanto estis ŝokita kiam li eksciis ke Röhm estas gejo? Kiel ŝokita li estos kiam li ekscios ke Göring estas dika kaj Göbbels piedlamas ?'

    Rudolf Hess, vico de Hitler inter 1933-1941 diris pri la Kondukanto: 'mi amas lin'.

    Ernst Hanfstaengl, frua financa apoganto de Hitler kaj poste lia gazetara ĉefreprezentanto rakontis al sia filo Egon, ke Hitler estas por li sekse ege atraktiva besto.

    Hitler havis ankaŭ kun Emil Maurice kaj Julius Schreck specialan kontakton. (ambaŭ ŝoforoj de li)
    Emil Maurice estis nomita de Hitler kun la karesnomo Maurizel aŭ Mosel. Li rajtis resti kiel SS kondukisto malgraŭ judaj prauloj.
    La sekvanta ŝoforo, Julius Schreck kaj Hitler estis en 1931 la solaj gastoj en la hotelo 'Bube' ĉe 'Bad Berneck'.
    En 1936 mortis Schrek kaj Rudolf Hess skribis ke 'lia amo al la Kondukanto estis senlima'.
    En Obersalzberg en la privata ĉambro de Hitler apud la foto de lia patrino staris la foto de Julius Schreck.

Nun aperas kelkaj demandoj ĉi-rilate.
De kie aperis nun ĉi tiuj senzaciaj informoj se Hitler neniigis ĉiujn kompromitajn dokumentojn pri si mem post li venis al la potenco kaj kial ne aperis ĉi tiuj informoj en historiaj libroj ?
Ĉi tiuj informoj estis grandparte kolektitaj de generalo Otto von Lossow (kiu subpremis la puĉon de Hitler en 1923) el la policaj dokumentoj en München.
Li kaŝis la dokumentojn poste kaj la detaloj estis publikigitaj unue en Romo antaŭ kelkaj jaroj de Eugen Dollmann (interpretisto de Hitler kaj persona amiko de Heinrich Himmler).

Kial murdigis Hitler la samseksemulojn se li mem estis samseksemulo ?
Hitler neniam kondamnis persone kaj publike la samseksemecon aŭ la samseksemulojn.
Laŭ profesoro dr. Machtan Röhm ĉantaĝis Hitler per sia scio kaj festigis tiel sian potencon.
Hitler toleris multtempe trankvile tion kaj subite, netaendite de iu ajn ekkaptis kaj likvidis ĉiujn ĉantaĝistojn kaj potencialajn ĉantaĝistojn kiuj minacis sian potencon.
Krome li certe ne estis nek la unua nek la lasta gejo kiu murdis siajn sekspartnerojn. (tio okazas tre ofte en la geja sceno)

Ĉu estas eble ke virino sinmortigas aŭ probas tion por viro kun kiu ŝi neniam havis korpan kontakton ?
Eva Braun probis dufoje tion.
Laŭ profesoro Machtan estas eble. Virinoj neamataj sentas sin humiligitaj pli ol tiuj kiuj estas trompitaj.

Junio 2006

Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al: Redaktanto: György Dénes