|
Agreso kontraŭ vivdefendantoj |
Agreso kontraŭ pacema prelego
La pacemaj vivdefendaj grupoj en la okcidentaj landoj estas konfrontitaj de nekredebla agresemo kaj
diskriminacio flanke de la radikala vivmalamika feminista, infanmurdista kaj materialista lobio.La pacema kaj informkaraktera prelego de DI Martin Minkowitsch ĉe la Universitato en Vieno pri la negativaj sekvoj de la aborto estis agreseme atakita de radikala grupo. Intertempe fariĝis konata ke la radikala ‘Sozialistische Linkspartei’(Socialista Maldekstra Partio) kaj la tiel nomata ‘Frauenreferat der Österreichischen Hochschülerschaft’(Virina Referato de la Aŭstriaj Gestudentoj) respondecas por la okazaĵoj. En la 22 majo 2006 estis anoncita informa prelego pri la misuzo de lingvo kaj potenco kaj la negativaj sekvoj de la aborto ĉe la menso kaj korpo de la patrino. La prelego de la Katolika Studentaro estis bruske interrompita de ŝturmtrupo de la feminista lobio ĝuste kiam la abortdamaĝita patrino volis prezenti kiel ŝi estis trompita kaj misinformita de la infanmurdista feminista lobio. Ŝi devis rifuĝi en ejon de la Katolika Studentaro. La vivmalamika grupo faris ĉion por malebligi la prelegon: - ili kriadis - ili ŝtelis la mikrofonon - ili insultis la pacemajn partoprenantojn, vokis ilin FAŜISTOJ (tiu misuzo de la lingvo estas karakteriza ankaŭ por la sodomista lobio - ili ŝatas voki siajn kontraŭulojn faŝistoj) Tiu misuzo de la multaj viktimoj de la faŝismo por la propra celo per mensogoj estas insulto eĉ kontraŭ tiuj viktimoj. - ili insultis la sanktan kristanan kredon gluante tabulojn kun la skribo Se Maria (la patrino de Jesuo Kristo) abortintus, ni ne havus ĉi tiun problemon Estas videbla ke tiuj kiuj ne hezitas murdi senkulpajn infanojn ili estas kapablaj fari ĉion malbonan. Laŭ la kristana kredo Jesuo Kristo, la sola filo de Dio per sia morto sur la kruco savis la homaron de la ĉiamdaŭra morto. Se Jesuo ne estintus naskita, la homoj neniam povus eniri en la ĉielon al Dio. Aliaj kazoj de perforto kontraŭ la vivdefendantoj:En 2005 en Linz(Aŭstrio) pacemaj piedirantoj, kiuj interesiĝis pri la informmaterialo de la vivdefendantoj, estis atakitaj de la dungitoj de la infanmurdista lobio.
Episkopo Dr. Andreas Laun estis eĉ sputita.Ĉi-foje ili insultis kun afiŝo kontraŭ kristanoj: Se Maria abortintus, nun ni ne havus problemon kun vi.
En Wels (Aŭstrio) somere 2003 la ŝturmtrupo de la Socialistoj kaj Verduloj kriegis tiel agreseme kaj laŭte kun levita pugno al la infanoj ĉe la ludejo de la 'Gejunuloj por la vivo', ke la infanoj komencis amare ploregi. Ili kriegis ke la Vivdefendantoj estas pli malbonaj ol la Talibano kaj 'aborto estas virina rajto'. La grupo 'Gejunuloj por la vivo' preĝas ĉiusemajne por la vivo - en Vieno ĵaŭde inter la 19a kaj 20a horo ĉe la adreso Pfarre St. Rochus, Landstraßer Hauptstrasse 56, 1030 Wien (U3 Rochusgasse). - en Karintio (Kärnten) ĉiu lunde je la 19.30 ĉe la Pfarrkirche Moosburg Inter 15. julio 2006 ĝis 5. aŭgusto 2006 okazos en Aŭstrio la pacema 'Marŝo por la vivo' inter Salcburgo (Salzburg) kaj Vieno. Ĉiuj Esperantistoj estas elkore invitataj kaj bonvenataj. La organizo 'Gejunuloj por la vivo' estas rekonata asocio de la Aŭstria episkopa konferenco kaj agas surbaze de la 'Enzyklika Evangelium Vitae' de Johano Paŭlo la 2a por la vivo de nenaskitaj infanoj. La fotoj estis amike dosponigitaj por la esperantlingva prezentado de la okazintaĵoj de la asocio Gejunuloj por la vivo - Jugend für das Leben. Junio 2006 |
|||
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al:
|
Redaktanto: György Dénes |