Heksobano

Ludreguloj

La ludo apartenas al la kategorio de ludoj, kiujn kutime oni ludas sole.
Vi devas movi la kestojn al ilia loko en la magazenon per minimuma nombro da movoj kaj puŝoj.
Vi povas nur puŝi la kestojn kaj nur unu keston unufoje.
Atentu ke vi ne puŝu unu el ili en iun angulon, ĉar vi ne plu povas eltiri el tiu loko.
Se vi tamen faris ian malbonan movon vi havas la eblecon reiri.

Uzu la muson aŭ la sekvantajn ses sagojn de la numera klavaro por movi la magazeniston kaj la kestojn:
- 4 - maldekstren
- 6 - dekstren
- 1 - maldekstren malsupren
- 3 - dekstren malsupren
- 7 - maldekstren supren
- 9 - dekstren supren
Se vi uzas la klavojn de la numera klavaro, vi devas aktivigi ĝin.
Se vi uzas la muson vi povas fari ankaŭ pli ol unu movon.
Vi povas uzi ankaŭ la dekstran musbutonon por reiri al la pasintaj movoj.

Aliaj uzataj klavoj:
u - Undo(iri reen)
r - Redo (iri antaŭen)
R - Nova ludo
Q - Foriri

Mallonga historio

La ludo estis inventita en Japanio komence en 1982 de 'Hiroyuki Imabayashi' en la urbo Takarazukao, Japanio.
'Sokoban' japane signifas magazenisto.
Pro la simpleco de la reguloj kaj la komplekseco de la solvo la ludo havis grandan sukceson kaj aperis ankaŭ kelkaj klonoj.
Kelkaj el ili kunportis ankaŭ novajn ideojn rilate la ludideo.

Ekzemple ĉi tiu ludo enkondukis tute novan vidpunkton uzante heksagonojn anstataŭ kvadratojn.
La originala ideo venis de 'David W. Skinner' en 2002, kiu elpensis novajn puzlojn laŭ heksagona sistemo kaj petis kelkajn programistojn skribi programon per kiu ĝi funkcios.
Programita de: Lee J. Haywood Esperantigita kaj adaptita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: