|
Multibano |
La ludo apartenas al la kategorio de ludoj, kiujn kutime oni ludas sole.
Vi devas movi la kestojn al ilia loko en la magazenon per minimuma nombro da movoj kaj puŝoj. Vi povas nur puŝi la kestojn kaj nur unu keston unufoje. Atentu ke vi ne puŝu unu el ili en iun angulon, ĉ vi ne plu povas eltiri el tiu loko. Se vi tamen faris ian malbonan movon vi havas la eblecon reiri. Uzu la muson aŭ la sekvantajn ses sagojn de la numera klavaro por movi la magazeniston kaj la kestojn: - 4 - maldekstren - 6 - dekstren - 1 - maldekstren malsupren - 3 - dekstren malsupren - 7 - maldekstren supren - 9 - dekstren supren Se vi uzas la klavojn de la numera klavaro, vi devas aktivigi ĝin. Se vi uzas la muson vi povas fari ankaŭ pli ol unu movon. Vi povas uzi ankaŭ la dekstran musbutonon por reiri al la pasintaj movoj. Aliaj uzataj klavoj: u - Undo(iri reen) r - Redo (iri antaŭen) R - Nova ludo Q - Foriri |
La ludo estis inventita en Japanio komence en 1982 de 'Hiroyuki Imabayashi' en la urbo Takarazukao, Japanio.
'Sokoban' japane signifas magazenisto. Pro la simpleco de la reguloj kaj la komplekseco de la solvo la ludo havis grandan sukceson kaj aperis ankaŭ kelkaj klonoj. Kelkaj el ili kunportis ankaŭ novajn ideojn rilate la ludideo. En la plej multaj magazenoj laboras multaj magazenistoj. Do estas normala ke iu elpensis programon kiu simulas tiun situacion. La ideo venis de 'Alfred Pfeiffer' en 2002, kiu elpensis novajn puzlojn laŭ tiu ideo. La puzloj estas solveblaj nur se la magazenistoj bone kunlaboras. |
| Programita de: Lee J. Haywood |
Esperantigita kaj adaptita |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
|