Ĉaturango por kvar

Se vi havas javakapablan navigilon vi povas ludi nun ĉaturangon por kvar, la 1000 jaroj aĝan Hindan ludon.

Mallonga historio

Ĉaturango por kvar estas 1000 jaroj aĝa Hinda ŝakludo.
Ĉe la fino de la 19-a jarcento estis ludata en kelkaj partoj de Hindio.
Ŝakhistoristoj kredis ĉe la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a ke ĉi tiu estas la antaŭulo de la klasika ŝako.
Post pli preciza studado oni konkludis, ke la ludo devenas el 1000 P.K el Hindio, kaj estas plibonigita varianto de la Ĉaturango por du ludo.
La reguloj de ĉi tiu ludo estas tre similaj al la klasika ŝako.

Legu pli pri la historio kaj legendo de la ŝako.

Ludreguloj

Kvar personoj ludas kaj la blua komencas.
La pecoj de via partnero staras kontraŭ viaj.

La reĝo estas la plej grava ludpeco.
Ĝi rajtas moviĝi kaj kapti en ien ajn direkton unu kvadraton kiel en klasika ŝako.
La reĝo ne povas aroki en ĉaturango por kvar.

La turo ('Ratha' en Sanskrita signifas batalĉaro) estas la plej forta peco en ĉaturango por kvar.
Ĝi rajtas moviĝi horizontale aŭ vertikale iom ajn kvadratojn sen salto.
La funkcioj de ĉi tiu ludpeco estas la samaj en klasika ŝako.
La ĉevaloj povas salti tra aliaj pecoj. Ili moviĝas kaj kaptas en L formo.
La funkcioj de ĉi tiu ludpeco astas la sama en klasika ŝako.

La kuriero (originala nomo boato) moviĝas kaj kaptas nur diagonale du kvadratojn kaj povas salti tra aliaj pecoj. (preskaŭ la sama funkcio kiel en klasika ĉaturango)

Se tri kurieroj staras en unu kvadrato kaj la kvara venas tien, ĝi kaptas la aliajn tri. (la regulo nomiĝas 'la venko de la boato')

Oficiroj estas ĉiuj ludpecoj krom reĝo kaj soldatoj.
Kaptado ĉiam okazas ĉe oficiroj en movdirekton.

Soldatoj estas la samaj ludpecoj, kiel en klasika ŝako kun escepto, ke ili ne povas moviĝi du kvadratojn en la komenco.
Ili rajtas moviĝi nur antaŭen unu kvadraton kaj ili povas kapti malamikajn pecojn nur diagonale.

Ĉe la oka linio ili povas sin ŝanĝi laŭ komplikita reguloj:
- se vi havas ankoraŭ tri aŭ kvar soldatojn transformo ne eblas, sed la soldato povas atendi sur la lasta linio
- se vi havas ankoraŭ unu aŭ du soldatojn transformo en ĉevalon aŭ turon eblas
- se vi havas nur unu soldaton kaj maksimume kurieron kaj reĝon transformo en iu ajn pecon eblas (ankaŭ en reĝon)
Oni povas kapti la reĝo kiel alian pecon.
La pecojn de la kaptita reĝo oni povas kapti sed oni ne povas movi ĝis via partnero kaptas alian reĝon kaj interŝanĝas ilin.

Se la reĝo estas kaptita duan fojon ĝi tute perdiĝas.
En ĉi tiu versio vi ne povas doni ŝakon al via partnero.
Vi povas okupi la tronon (komencan kvadraton) de via partnero per via reĝo kaj en tiu kazo vi prenos sian armeon sub via komando.
En tiu kazo vi havas du movojn.

Gajnas la ludon tiu, kiu kaptas la reĝojn de sia kontraŭulo aŭ okupas siajn tronojn
Ĉi tiu programo ludas ĉe komencanta nivelo kaj estas ĉefe por demonstrado.

Vi havas sekvantajn eblecojn :
- ludu kontraŭ alia homo
- ludu kontraŭ la komputilo
- lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem .
Programita de: Ed Friedlander Esperantigita de: Ed Friedlander kaj György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: