|
Ĉina Ŝako
|
La reguloj de ĉi tiu ludo estas tre similaj kun la klasika ŝako kaj kun ĉaturango. Okcidentaj ekspertoj kredas ke ĉi tiu ŝakvarianto devenas direkte el la originala ĉaturango. Kun ĉi tiu teorio multaj Ĉinoj ne konsentas . Laŭ ilia studo la Ĉina ŝako kaj bakgamono ambaŭ devenas el la pli malnova Ĉina ludo 'Liubo' de antaŭ 3500 jaroj. 'Xiangqi' estas la Ĉina nomo por la ludo ( 'Xiang' signifas elefanton kaj 'qi' strategian ludon).En antikva tempoj oni produktis la ludpecojn el eburo kaj elefantoj estis uzataj en la Ĉina armeo jam antaŭ 4000 jaroj de nia tempo. Liubo estis unue menciita dum imperiestro 'Shang Wu Yi', kiu imperis inter 1198-1194 A.K. . Tiu kruela reĝo volis demonstri sian potencon ludante Liubon kontraŭ dio. En tiu antikva ludo ankaŭ la ŝanco ludis gravan rolon. En Ĉina lingvo ĉiu peco kaj movo sur la ludtabulo havas sian karakteron. Ekde 1956 la Ĉina Ŝako estas ne nur ludo sed fariĝis oficiala sporto en Ĉinio. Legu pli pri la historio kaj legendo de la ŝako. |
Sur ambaŭ flankoj de la tabulo troviĝas je unu palaco. La reĝo kaj la gardistoj ne rajtas forlasi tiun lokon. Ĉe la meza parto estas rivero. La malamikaj reĝoj ne rajtas kontraŭstari unu la alian sur la sama kolono se nenia ludpeco staras inter ili.
La reĝo (en Ĉina lingvo generalo) estas la plej grava ludpeco.Se vi perdas ĉi tiun pecon, vi perdos la ludon. Ĝi rajtas moviĝi kaj kapti horizontale kaj vertikale unu kvadraton, sed nur en la palaco. La reĝo ne rajtas aroki en la Ĉina ŝako. |
||
La Gardistoj (mandarinoj en la Ĉina lingvo) estas la plej malfortaj ludpecoj.Ili rajtas moviĝi kaj kapti nur diagonale unu kvadraton sed nur en la Palaco.
Ĉevaloj (Ĉine mao) moviĝas kaj kaptas en L formo sed ili ne rajtas salti.La funkcioj de ĉi tiu ludpeco ne estas la samaj kiel en klasika ŝako kaj en ĉaturango.
Elefantoj povas moviĝi kaj kapti nur diagonale
du kvadratojn sed ne povas salti tra aliaj pecoj kiel en ĉaturango.Ili ankaŭ ne povas trairi la riveron. |
Turoj (batalĉaroj en la Ĉina lingvo kaj ankaŭ en la Sanskrita) estas la plej fortaj pecoj en la Ĉina ŝako.Ili rajtas moviĝi horizontale aŭ vertikale iom ajn kvadratojn sen salto. La funkcioj de ĉi tiu ludpeco estas la samaj kiel en la klasika ŝako.
Kanonoj (Ĉine pao) estas unuecaj pecoj uzataj nur en Ĉina ŝako.Por kompreni ilian funkciadon estas pli facila por Ĉinoj. Moviĝas kiel turo sed se volas kapti malamikan pecon, devas trasalti alian pecon inter ili. |
|
Oficiroj estas ĉiuj ludpecoj krom reĝo kaj soldatoj.Kaptado ĉiam okazas ĉe oficiroj en movdirekton sed ĉe kanono en alia formo.
Soldatoj estas la samaj ludpecoj, kiel en klasika ŝako kun escepto,
ke ili ne povas moviĝi du kvadratojn en la komenco.Ili rajtas moviĝi nur antaŭen unu kvadraton kaj ili povas kapti malamikajn pecojn nur antaŭen en movdirekton. Ĉe la alia parto de la rivero ili povas moviĝi ankaŭ horizontale sed ili ne povas sin transformiĝi ĉe la oka linio. |
||
|
La ŝakblokado estas situacio, kiam ĉe la sekvanta movo unu ludanto nenian pecon povas movi sen la ebleco, ke sia reĝo havu ŝakon .
En ĉi tiu situacio la ludanto, kiu blokas la alian per ŝako perdas
(ne estas sendecida kiel en klasika ŝako). La ŝako estas taktika movo kontraŭ la malamika reĝo, kiam ĉe la sekvanta movo vi povus kapti ĝin. Senĉesa ŝakdono estas melpermesita. |
Gajnas la ludon tiu, kiu donas ŝakon al la alia ludanto kaj ĉi tiu ne havas la eblecon defendi sin aŭ alie eskapi. Ĉi tiu okazo nomiĝas mato. Remio okazas se : - la ludantoj konsentas - neniu el la ludantoj havas la eblecon gajni - se ambabaŭ ludantoj faras nepermesitajn movojn kontinue> - se la sama movo plurfoje ripetiĝas (Kun escepto de senĉesa ŝakigo, kiu estas melpermesita. Tiu kiu faras senĉesa ŝakon perdas la ludon.) |
|
|
Ĉi tiu programo ludas ĉe komencanta nivelo kaj estas ĉefe por demonstrado. Vi havas sekvantajn eblecojn : - ludu kontraŭ alia homo - ludu kontraŭ la komputilo - lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem . |
||
| Programita de: Ed Friedlander |
Esperantigita |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
|