|
La ELO mezurilo en la ŝako |
Kiu inventis la ELO mezurilon ?
En la 23-a de Augusto 1903 naskiĝis proksime de Papa, Hungario en kamparana familio Élö Árpád.
Kun 10 jaroj li transloĝiĝis en Amerikon kaj angligis sian nomon al Arpad Elo. Poste li fariĝis aktiva ŝakisto, ŝakmajstro kaj profesoro de fiziko. Li evoluigis la laŭ sia nomo nomitan mezuran sistemon por montri la ludfortecon de la ŝakistoj. La ELO mezurilo estis adoptita de USCF (United States Chess Federation) en 1960 kaj de FIDE (Federation Internationale des checs) en 1970. Profesoro Elo estis prezidanto de FIDE dum 15 jaroj. |
|||||
Kiel funkcias la ELO ?La ELO mezurilo montras kiu el du ŝakistoj havas pli grandan statistikan ŝancon por gajni la ludon inter ili.La mezurmetodo estas relativa, do oni povas mezuri la ELO fortecon de iu nur se li partoprenas ĉe maĉoj. ELO forteco ĉiam montras la momentan kapablon de iu ŝakisto por gajni ludon. Se la ŝakisto de longtempe ne ludis, sia ELO mezuro ne plu estas aktuala kaj probable sia aktuala ELO mezurilo estas pli malgranda. La performanco estas mezurita laŭ la gajnitajn, remiitajn kaj perditajn maĉojn de iu ludanto. Via performanca mezurilo kreskas se vi gajnas ludon sed malkreskas se vi perdas. La kreskiĝo estas pli forta se vi gajnis kontraŭ pli forta ludanto kun pli granda ELO . Se vi perdis ludon kontraŭ pli malforta ludanto (laŭ ELO) via ELO malkreskiĝas pli grande. Ĉe remio via ELO kreskas se la alia havis pli grandan ELO-n sed malkreskas se la alia havis pli malgrandan. Teorie du aktivaj ŝakistoj havas ambaŭ 50% ŝancon por gajni se oni ludas inter ili kaj havas la samajn ELO punktojn. |
Kiom da ELO punktojn oni havas ?En 2003 laŭ FIDE mezuro:
Grandmajstro estas la plej granda titolo donita de FIDE por vivtempo. ELO estas mezurilo , kiu ŝanĝiĝas en tempo por montri la kapablon de ŝakisto gajni ludon. |
||||
|
La formulo por kalkuli la novan ELO mezurilon por ludanto A: Ne = Mne + K * (G - P) Kie la signifoj estas: Ne - la nova ELO de A Mne - la malnova ELO de A G - la gajnitaj punktuj de la ludanto A P - la probableco, ke A gajnos kontraŭ B K - konstanto (30) Do, se ludanto A havas 1000 ELO punktojn kaj ludanto B 1400 punktojn kaj A gajnos la ludon (3% probabla), sia nova ELO estos: 1000 + 30 * (1 - 0.03) = 1029 punktoj Oni povas uzi pli grandan konstanton se la ludantoj estas junaj kaj havas grandan progreskapablon kaj pli malgrandan ĉe maljunaj, kiuj de longtempe ludas . |
Sekvanta tabelo montras la kalkulitan ŝancon de la ludanto A gajni ludon kontraŭ ludanto B.
|
||||
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al:
|
Redaktanto: György Dénes |