|
Notadoj en la ŝako |
Kial oni bezonas ?
Ekzistas kelkaj notadoj en la ŝakludo.
Ilia celo estas priskribi la ludojn koncize kaj precize por poste oni povos reludi . Tiel ne estos necese desegni la tabulon por ĉiu movo. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Koordinata notadoLa koordinata notado uzas la komencan kaj la finan koordinaton de la movita peco sur la ludtabulo por priskribi la evoluon de la ludo.Inter la du koordinatoj oni uzas linion. Por la transformo de la soldato oni uzas la = signon. Ĉi tiu notado havas la advantaĝon esti tre preciza, tial oni ofte uzas ĉe komputilprogramoj. La koordinatan notadon estas ankaŭ plej facile programi.
La tabulo montras la koordinatan kaj la alĝebran notadon. Ĉiu kvadrato sur la ludtabulo estas priskribita per la litero de la kolono kaj la numero de la linio al kiu ĝi apartenas. |
Priskriba notadoLa priskriba notado estas la la plej facile travidebla sistemo por homoj sed estas ankaŭ tre facile konfuzebla.Ĝi estis longtempe uzita sed en la 20-a jarcento estis anŝtataŭita kun la pli preciza alĝebra notado.
La supera tabelo montras la notadon laŭ ĉi tiu sistemo. Per maĵuskloj supere en ĉiu kvadrato estas la notado el vidpunkto de la blanka ludanto. Per minuskloj estas skribita en la suba linio la notado el la vidpunkto de la nigra. |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Alĝebra notadoAN - Alĝebra notado (Algebraic Notation)Ĉi tiu estas la plej disvastigata notado kaj estas internacia kaj Amerika standardo. Funkcias laŭ sekvanta priskribo: - La alĝebra notado uzas la koordinatojn de la kvadratoj tiel, kiel la koordinata notado sed nur de la fina kvadrato. - Ankaŭ estas uzata de la priskriba notado la mallongigo de la movita ludpeco en maĵusklo escepte ke por la soldatoj oni ne uzas literon. (la mallongigoj povas esti aliaj por aliaj lingvoj) - Oni uzas ankaŭ la signon = por transformo de la soldato al oficiro. - Por kaptado de malamika pecon oni uzas la pluson + . Ĉi tiu notado havas la advantaĝon, ke homoj povas kompreni pli facile sed ne estas tiel preciza kiel la koordinata notado. Por eviti konfuzon en kelkaj kazoj oni uzas en konfuzeblaj situacioj ankaŭ la literon aŭ la numeron de la kvadrato de kie la ludpeco venas. LAN - Longa alĝebra notado (Long Algebraic Notation) LAN estas kiel la alĝebra notado kun diferenco, ke ankaŭ la komencaj koordinatoj estas uzitaj kiel ĉe la koordinata notado. |
KomparoSekvante vi povas vidi mallongan komparon inter la kvar sistemoj:
La priskriba notado estas el vidpunkto de la blanka ludanto. |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝaksimboloj= ambaŭ partoj estas konsideritaj egale fortaj+/= blanka estas iomete pli bona =/+ nigra estas iomete pli bona +/- blanka havas klaran advantaĝon -/+ nigra havas klaran advantaĝon 1-0 blanka gajnis 0-1 nigra gajnis ! bona movo !! tre bona movo ? malbona movo ?? tre malbona movo !? interesa movo kun maladvantaĝoj ?! interesa movo, nur malfacile defendebla + ŝakdono ++ ŝakmato x kaptado de malamika ludpeco OO malgranda aroko (ĉe la reĝa flanko) O-O malgranda aroko (ĉe la reĝa flanko) OOO granda aroko (ĉe la reĝina flanko) O-O-O granda aroko (ĉe la reĝina flanko) .5-.5 remio 1/2-1/2 remio (n) n-a ludo en ia maĉo |
Mallongigoj en la ŝakoLaŭ la angla sistemo (plej disvastigita):K = Reĝo (King) Q = Reĝino (Queen) R = Turo (Rook) B = Kuriero (Bishop) N = Ĉevalo (kNight) PGN = Kunportebla Luda Notado (Portable Game Notation) SAN = Standarda alĝebra notado (Standard Algebraic Notation) FEN = Notado por priskribi la komencan ludtabulon (Forsyth-Edwards Notation ) Ch = Ĉampioneco (Championship) Wch = Tutmonda ĉampioneco (World Championship) GM = Internacia granda majstro (International Grandmaster) IM = Internacia majstro (International Master) FM = FIDE majstro (FIDE Master) WGM = Virina granda majstro (Woman Grandmaster) WFM = Virina FIDE majstro (Woman FIDE Master) WIM = Virina internacia majstro (Woman International Master) e.p. = Pasanteo (en passant - franca) Laŭ la germana sistemo: K = Reĝo (König) D = Reĝino (Dame) R = Turo (Turm) L = Kuriero (Läufer) S = Ĉevalo (Springer) |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
FEN notado
Kontraŭ la aliaj kvar notadoj, kiuj estas uzataj por priskribi la movojn
la FEN notado priskribas la ludtabulon en iu momento de la ludo. Do se oni volas analizi certajn partiojn de donita pozicio oni bezonas priskriban metodon aŭ desegnaĵon por aranĝi la tabulon. La FEN notado estis evoluigita de 'David Forsyth', ŝakredaktisto ĉe 'Glasgow Weekly Herald' en 1883. Ĉi tiu notado estis poste plievoluigita de 'Steven Edwards'. Do FEN staras por 'Forsyth-Edwards' notado.
Post la movo 1.e4 e5 per FEN notado la nova tabulo povas esti priskribita sekvante: rnbqkbnr/pppp1ppp/8/4p3/4P3/8/PPPP1PPP/RNBQKBNR b KQkq e3 0 1 La tabulo estas priskribita de maldekstre al dekstre komence de la supera parto al la suba. P estas la mallongigo por soldatoj. La aliaj pecoj estas priskribitaj kiel en la priskriba notado. La blankaj pecoj estas skribitaj kun maĵusklo kaj la nigraj kun minusklo. La najbaraj liberaj kvadratoj en linio estas numeritaj kaj la numero estas skribita. Sekvante: - w staras se blanka devas movi (white) - b staras se nigra devas movi (black) Sekvante estas priskribita se ambaŭ havas eblecon por aroki. - KQ staras por la aroka ebleco de la blanka al ambaŭ flankoj - kq staras por la aroka ebleco de la nigra al ambaŭ flankoj Sekvante estas montrita se la lasta movo povus esti pasanteo. Se soldato movis du kvadratojn estas montrita la pasantea kvadrato. En alia kazo staras nur linio -. La antaŭlasta numero staras por kalkuli la remion laŭ la 50 mova regulo. La lasta numero montras la nombron de la faritaj movoj kaj kreskas kun unu post ĉiu movo de la nigra. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al:
|
Redaktanto: György Dénes |