|
Ŝakludo (Ludo de la Reĝoj) |
Faritaj movoj:
|
|
||||||||
![]()
La reĝo estas la plej grava ludpeco.Se vi perdas ĉi tiun pecon, vi perdos la ludon. Ĝi rajtas moviĝi kaj kapti en ien ajn direkton unu kvadraton. |
||
![]()
La reĝino estas la plej forta ludpeco.Ĝi rajtas moviĝi horizontale, vertikale kaj diagonale iom ajn kvadratojn sed sen salti. ![]()
Turoj estas la plej fortaj pecoj post la reĝino.Ili rajtas moviĝi horizontale aŭ vertikale iom ajn kvadratojn sen salto. |
![]()
Ĉevaloj estas la solaj ludpecoj kiuj povas salti tra aliaj pecoj. Ili moviĝas en L formo.![]()
Kurieroj povas moviĝi diagonale iom ajn kvadratojn sen salti tra aliaj pecoj. |
|
![]()
![]()
![]()
![]()
Oficiroj estas ĉiuj ludpecoj krom reĝo kaj soldatoj.Kaptado ĉiam okazas ĉe oficiroj en movdirekton. ![]()
Soldatoj estas la plej malfortaja pecoj sed ne subestimu ilin ,
ĉar ĉe la oka linio ili povas sin ŝanĝi en iu ajn oficiron. Ili rajtas moviĝi nur antaŭen unu kvadraton, sed ĉe la komenco du kvadratojn. Ili povas kapti malamikajn pecojn nur diagonale. |
||
|
Aroko estas speciala movo kiam oni movas la reĝon kaj unu turon en unu movo. Vi povas aroki nur : - se vi ne movis antaŭe la reĝon kaj la turon - vi ne havas ŝakon kaj la reĝo ne movas tra atakitaj kvadratoj. Ĉe la aroko vi movas la reĝon du kvadratojn flanken kaj vi metas la turon al la najbara kvadrato aliflanke. Malgranda aroko estas kiam oni movas la turon du kvadratojn, kaj granda aroko kiam oni movas tri kvadratojn. Klaku por vidi ! La aroko havas la celon : - unuflanke movi la reĝon flanken en pli bone defenditan kaj defendeblan pozicion - kaj aliflanke movi la turon en direkton centro por gajni pli bonan kontrolon super la centra parto de la tabulo. Pasanteo estas okazo kio estiĝas kiam soldato volas moviĝi 2 kvadratojn sed se ĝi moviĝus nur unu kvadraton povus esti kaptita de malamika soldato. En ĉi tiu kazo la soldato povos esti kaptita tiel, kiel ĝi moviĝus nur unu kvadraton. Klaku por vidi ! La ŝako estas taktika movo kontraŭ la malamika reĝo, kiam ĉe la sekvanta movo vi povus kapti ĝin. |
Gajnas la ludon tiu, kiu donas ŝakon al la alia ludanto kaj ĉi tiu ne havas la eblecon defendi sin aŭ alie eskapi. Ĉi tiu okazo nomiĝas mato. Remio okazas se : - la ludantoj konsentas - se en 50 movoj nenia soldato moviĝas kaj nenia peco estis kaptita - se trifoje la sama tabulordo ripetiĝas - se la sekvanta ludanto (kiu ne estas en ŝako) nenian pecon povas movi sen la ebleco, ke sia reĝo havu ŝakon . Ĉi tiu programo ludas ĉe komencanta nivelo kaj ne povas ekkoni la situaciojn de remio. Ĉiuj aliaj ludreguloj estas implementitaj. Vi havas sekvantajn eblecojn : - ludu kontraŭ alia homo - ludu kontraŭ la komputilo - lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem . |
|
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al:
|
Redaktanto: György Dénes |