|
Ŝatranjo |
Ĝi aperis en ĉirkaŭ 700 P.K. en Persio kaj poste disvastiĝis ankaŭ ĉe la Arabaj landoj. La ludo venis en Eŭropon per la Araboj, kiuj tre ŝatis ĝin kaj nomis 'Ŝatranj'. Oni konis kaj ludis ĉi tiun ludon en mezepoko en Eŭropo kie estas la plej malnova konata ŝakludo. La reguloj de ĉi tiu ludo estas tre similaj al la klasika ŝako. Ludante vi havas la fantastan okazon kompreni la pensmanieron de la tiamaj homoj. Legu pli pri la historio kaj legendo de la ŝako. |
La reĝo estas la plej grava ludpeco.Se vi perdas ĉi tiun pecon, vi perdos la ludon. Ĝi rajtas moviĝi kaj kapti en ien ajn direkton unu kvadraton. (alie ol en klasika ŝako aŭ Ĉaturango) La reĝo ne rajtas aroki en ŝatranjo. |
||
La generalo estas historie la antaŭulo de la reĝino kaj ne estas tiel forta ludpeco.Ĝi rajtas moviĝi nur diagonale unu kvadraton kiel en ĉaturango.
Turoj estas la plej fortaj pecoj en ŝatranjo.Ili rajtas moviĝi horizontale aŭ vertikale iom ajn kvadratojn sen salto. La funkcioj de ĉi tiu ludpeco restis la samaj en klasika ŝako. |
Ĉevaloj povas salti tra aliaj pecoj. Ili moviĝas kaj kaptas en L formo.La funkcioj de ĉi tiu ludpeco restis la samaj en klasika ŝako.
Elefantoj (antaŭuloj de la kurieroj) povas moviĝi kaj kapti nur diagonale du kvadratojn kaj povas salti tra aliaj pecoj. |
|
Oficiroj estas ĉiuj ludpecoj krom reĝo kaj soldatoj.Kaptado ĉiam okazas ĉe oficiroj en movdirekton.
Soldatoj estas la samaj ludpecoj, kiel en klasika ŝako kun escepto,
ke ili ne povas moviĝi du kvadratojn en la komenco.Ili rajtas moviĝi nur antaŭen unu kvadraton kaj ili povas kapti malamikajn pecojn nur diagonale. Ĉe la oka linio ili povas sin ŝanĝi en generalon . (alie ol en klasika ŝako aŭ Ĉaturango) |
||
|
La ŝakblokado estas situacio, kiam ĉe la sekvanta movo unu ludanto nenian pecon povas movi sen la ebleco, ke sia reĝo havu ŝakon .
En ĉi tiu situacio la ludanto, kiu blokas la alian per ŝako perdas
(ne estas sendecida kiel en klasika ŝako, sed estas la sama kiel en ĉaturango). La ŝako estas taktika movo kontraŭ la malamika reĝo, kiam ĉe la sekvanta movo vi povus kapti ĝin. |
Gajnas la ludon tiu, kiu donas ŝakon al la alia ludanto kaj ĉi tiu ne havas la eblecon defendi sin aŭ alie eskapi. Ĉi tiu okazo nomiĝas mato. Remio okazas se : - la ludantoj konsentas - se en 50 movoj nenia soldato moviĝas kaj nenia peco estis kaptita - se trifoje la sama tabulordo ripetiĝas |
|
|
Ĉi tiu programo ludas ĉe komencanta nivelo kaj estas ĉefe por demonstrado. Vi havas sekvantajn eblecojn : - ludu kontraŭ alia homo - ludu kontraŭ la komputilo - lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem . |
||
| Programita de: Ed Friedlander |
Esperantigita |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
|