Japana Ŝako

Se vi havas javakapablan navigilon vi povas ludi nun Japanan ŝakon.

Mallonga historio

La Japana ŝako (Japane 'Sho' 'Gi' kiu signifas Ludo de la Generaloj) enhavas gravajn plibonigojn kompare al aliaj ŝakvariantoj.
Nur unu el cent ludoj finiĝas kiel sendecida.
Tiu senkompromisa ludo ludita de milionoj da homoj en Japanio, ne estas tiel konata ekster Japanio.
En mezepoka Japanio estis sep gradoj de kono por la ludo, sed akiri la sepan estis tiel malfacila, ke kelkfoje restis neokupita.
La reguloj de ĉi tiu ludo estas tre similaj kun la klasika ŝako kaj kun ĉaturango.
Okcidentaj ŝakhistoristoj kredas ke ĉi tiu ŝakvarianto devenas el la originala ĉaturango tra Ĉinio.

Legu pli pri la historio kaj legendo de la ŝako.

Ludreguloj

Du personoj ludas sur 9X9 tabulo kaj la nigra ĉiam komencas kaj ambaŭ ludantoj havas je 20 pecojn ĉe komenco.
Krom la reĝo kaj la ora generalo ĉiuj pecoj povas sin transformi se ili moviĝas sur, el aŭ en unu el la tri malproksimaj linioj.

La reĝo estas la plej grava ludpeco.
Se vi perdas ĉi tiun pecon, vi perdos la ludon.
Ĝi rajtas moviĝi kaj kapti horizontale kaj vertikale unu kvadraton.
La reĝo ne rajtas aroki en la Japana ŝako.
La oraj generaloj rajtas moviĝi kaj kapti unu kvadraton en ĉiun direkton escepte diagonale malantaŭen.

La arĝentaj generaloj rajtas moviĝi kaj kapti unu kvadraton antaŭen kaj diagonale en ĉiun direkton.
Ili transformiĝas en orajn generalojn.
Ĉevaloj estas la solaj ludpecoj kiuj povas trasalti aliajn pecojn. Ili moviĝas kaj kaptas en L formo sed du movojn antaŭen kaj nur unu movon rekten aŭ malrekten.
La funkcioj de ĉi tiu ludpeco ne estas la samaj kiel en klasika ŝako.
Ili transformiĝas en orajn generalojn.
La kuriero povas moviĝi diagonale iom ajn kvadratojn sen salti tra aliaj pecoj.
Se ili transformiĝas, oni povas movi ilin kiel kurieron aŭ kiel reĝon.

La turo estas la plej forta peco en la Japana ŝako.
Ĝi rajtas moviĝi horizontale aŭ vertikale iom ajn kvadratojn sen salto.
La funkcioj de ĉi tiu ludpeco estas la samaj kiel en la klasika ŝako.
Se ili transformiĝas, oni povas movi ilin kiel turon aŭ kiel reĝon.

Lancoj estas unuecaj pecoj uzataj nur en Japana ŝako.
Ili moviĝas kaj kaptas antaŭen vertikale iom ajn kvadratojn .
Ili transformiĝas en orajn generalojn.
Oficiroj estas ĉiuj ludpecoj krom reĝo kaj soldatoj.

Soldatoj moviĝas nur unu kvadraton antaŭen.
Ili transformiĝas en orajn generalojn.

Kaptado ĉiam okazas ĉe oficiroj, reĝo kaj soldatoj en movdirekton .
La kaptitaj ludpecoj apartenos al la propra armeo.

Ĵetado
Kaptital pecoj estas tre danĝeraj pro la kaŭzo, ke ili povas esti ĵetitaj en iu ajn liberan spacon kun kelkaj kondiĉoj:
- la peco estos ĉiam en sia netransformita stato post la ĵetado (ankaŭ se ĝi estis jam transformita ĉe sia kaptado)
- post ĵetado ĝi devas havi la eblecon fari legalan movon
- soldato povas esti ĵetitaj nur sur kolonon, kie ne estas alia netransformita soldato apartenanta al la sama ludanto
- ĵetitaj pecoj ne povas ŝakmati ĉe la unua movo
La ŝako estas taktika movo kontraŭ la malamika reĝo, kiam ĉe la sekvanta movo vi povus kapti ĝin.

Gajnas la ludon tiu, kiu donas ŝakon al la alia ludanto kaj ĉi tiu ne havas la eblecon defendi sin aŭ alie eskapi.
Ĉi tiu okazo nomiĝas mato.

Remio okazas se :
- la ludantoj konsentas
- se ambaŭ reĝoj estas jam en transforma zono aŭ oni ne plu povas haltigi ilin iri tien kaj ili ne plu povas esti ŝakmatitaj
- se kvarfoje la sama tabulordo ripetiĝas (se okazas ĉe ŝakdono, kiu donas ŝakon la kvaran fojon ĉe la sama tabulordo, perdas la ludon)
Ĉi tiu programo ludas ĉe komencanta nivelo kaj estas ĉefe por demonstrado.

Vi havas sekvantajn eblecojn :
- ludu kontraŭ alia homo
- ludu kontraŭ la komputilo
- lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem .
Programita de: Ed Friedlander Esperantigita de: Ed Friedlander kaj György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: