Turnstilo

Klaku por ludi Turnstilon per JavaSkripto !

Turnstilo Trio
Turnstilo Trio - simila ludo el Rusio

Ludreguloj

La ludo apartenas al la kategorio de ludoj, kiujn kutime oni ludas sole.
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitajn diskojn.
Por turni iun cirklon el la du vi devas klaki la dekstran parton por turni dekstren kaj la maldekstran por turni maldekstren.

Uzu la sekvantajn butonojn:
Miksi - por miksi la cirklojn
Ordigi - por aranĝi denove
Solvi - por montri la sekvantan plej proksiman paŝon al la solvo
- por montri la tutan solvon
Redakti - por aranĝi la rotaskopon kiel vi volas

Mallonga historio

Turnstilo ('Turnstile') estas produkto de la firmao 'Binary Arts'.
Egzistas simila versio kun la nomo 'TwinSpin' produktita por la Malproksima Oriento.
La puzlo estis unue inventita de 'Douglas A. Engel' kaj patentita en 15 Novembro 1983, kun registra nombro US4,415,158.
Li nomis ĝin unue Enigmo de la Anĝeloj ('Engel's Enigma') sed li poste vendis sub la nomo La Puzlo ('The Puzzler') kun tri diversaj versioj.

Vidu ankaŭ Puzleron, kiu estas la sama en la tria versio.

Simila puzlo estas produktita en Rusio sub la nomo 'Trio'.
La ludo havas tri diskojn kiuj intersekcas sin.
La intersekca areo estas flava kaj la tri diskoj ekster la intersekca areo havas ruĝan, verdan kaj bluan koloron.
La pecoj inter la flava areo kaj la tri aliaj koloroj estas blanka.

            Strategio / Solvo

La puzlo havas du intersekcajn diskojn.
Ĉiu el ili havas je 12 pecojn, 6 kurbajn triangulojn kaj 6 kurbajn kvarangulojn alternante ĉirkaŭ sesangula centro.
Tri pecoj estas kunaj : du trianguloj kaj unu kvarangulo.
Do entute egzistas 21 pecoj : 10 trianguloj kaj 11 kvaranguloj.

Ĉiu disko povas esti turnita per plurobla de 60 gradoj.
La kvar flankoj de la puzlo havas kolorajn markojn por ke oni scios post la miksado kia koloro en kiun angulon apartenas.

La nombro de la pozicioj:
La 21 pecoj donas maksimume 11!·10! poziciojn, kiu nombro ne estas atingita pro la kaŭzo ke egzistas kelkaj identaj pecoj.
La vera nombro de la tutaj pozicioj estas :
10!·11! / (2!5·6!)=6.286.896.000
Pro la identeco de multaj pecoj egzistas ankaŭ 5!=120 solvoj.
Por unu solvo egzistas do 6.286.896.000/120 = 52.390.800 malsamaj pozicioj.
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de: Jaap Scherphuis Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: