|
Fundamenta Krestomatio |
|
NOKTO (De Eube el Odeso.)
Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco
ŝovas sin sur la mara ebenaĵo, unu post alia, tri hispanaj
« karaveloj » de la XV centjaro. Mizeraj,
facile rompeblaj ŝipoj; ŝipanaron oni ne vidas :
ĝi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn
gardstarantojn. Sed nur en la meza ŝipo, kiu portas sur
la rando la surskribon « Santa Maria » kaj
admiralan flagon sur la masto, en la malvasta kajuto brulas lumo,
kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda
meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo. Dormo
ne volas tuŝi liajn okulojn. Jam la duan nokton la admiralo
ne kuŝigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama premanta
penso. Ankoraŭ du tagoj — kaj, se li ne renkontos
teron, la ŝipoj iros returne Hispanujon. Hieraŭ la
ŝipanaro arogante sciigis, ke ĝi ne volas iri plu, kaj
kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ĝi limtempon
de tri tagoj. La suno malleviĝis kaj denove leviĝis,
— antaŭ li etendis sin tiu sama senlima ebenaĵo da
trankvila mistera akvo. Estas vero, ke hodiaŭ la maro alportis
du verdajn branĉetojn, ian pikan arbetaĵon, tabulon kaj
rabotitan bastoneton — sendubajn signojn de proksimeco de tero.
Ankaŭ sen tio ĉi li scias, ke tero sin trovas antaŭ
li, ke tiu ĉi tero estas proksima, sed ĉu li havos tempon
veni al ĝi en tiuj ĉi du tagoj? Ĝuste antaŭ unu
monato li renkontis ion similan je rompita masto : la mara
fluo forportis ĝin malproksimen; post kelkaj tagoj —
akvokreskaĵon kaj unu eĉ kun viva kankro, kaj birdojn oni
vidis ankoraŭ antaŭ du semajnoj. La tero, kompreneble,
estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj tagoj da vojo,
sed kie preni tiujn ĉi kelkajn tagojn? Kaj ankoraŭ
antaŭ tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio,
Rodrigo Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la
ŝipoj, kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis
viditaj, — kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la atendatan
bordon. Sufiĉe da eraroj : jam du fojojn, la 25-an de
Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, vidante imagatan
teron, kaj ambaŭ fojojn tiuj ĉi eraroj terure influis la
ŝipanaron. Hodiaŭ la tutan tagon la admiralo estis forte
ekscitita, kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon
sur la ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton.
Kaj antaŭ unu horo, ĵetinte la lastan rigardon, plenan de
muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kaŝita
turmentiĝo deiris en sian kajuton. Ankoraŭ 48 horoj —
kaj ĉio estas perdita!
Jes, ĉio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la
granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas
ligitaj, oni ne povas batali, se oni elŝiras el la manoj la
lastan batalilon. La ĉielon kaj la homojn li povas voki kiel
atestantojn, ke li faris ĉion, kion li povis kaj devis fari.
Kiam en lia kapo plene formiĝis la plano de lia entrepreno,
li estis vigla, plena de fortoj kvardek-ok-jara viro, — kaj
nur nun, kiam grizeco dense arĝentigis liajn harojn, kiam li
havas jam la aĝon de 66 jaroj, nur nun li ricevis la eblon
alpaŝi al la efektivigo de tiu ĉi plano. Tutan serion da
jaroj li sendekliniĝe iris al la elektita celo, kaj ne estis
tago, en kiu li ne pensus pri ĝi, kaj ne estis ofero, kiun li
ne alportus por ĝi. Li venkis ĉiujn malhelpojn, kiujn
tiel malavare prezentis al li la kruela sorto, li venkis eĉ la
tempon mem. Preskaŭ sepdekjara maljunulo, li enportis en sian
aferon freŝecon de la plej bonaj jaroj de juneco, kaj kun heroa
trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu ektimigis eĉ la
kuraĝajn maristojn de Palos. Li faris ĉion de sia flanko,
kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno. Travivi
tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj
— estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo,
trairi naŭ dekonojn de tiu ĉi vojo kaj ekiri returnen,
nenion farinte — tio ĉi estis tro multe eĉ por liaj
fortoj! Tio ĉi estis neaŭdita, nekredebla moko de la sorto,
tio ĉi estis bato, kiu estis kapabla rompi eĉ lin!
Kaj en la malvasta kajuto de « Santa Maria » en
tiu ĉi turmenta nokto la admiralo en pensoj travivis sian tutan
pasintan vivon. Oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan
travivitaĵon, tio ĉi estas signo de lia proksima morto.
Al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli
terura — morala. Povas esti, ke pro tio ĉi li senvole
turnas sin antaŭen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj de
Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankoraŭ
preskaŭ infano, la unuan fojon iras en la maron. Li ĵus
forlasis la universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo.
Li veturas sur italaj ŝipoj en Malgrand-Azion, Anglujon,
Portugalujon, al la bordo de Gvineo. La vojaĝoj disvolvas lian
fortan naturan saĝon kaj kun la jaroj ellaboras el li bravan
mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel bonan mariston, kaj en
la milito kun Venecio ĝi faras lin komandanto de galeroj. Lia
nomo estas sufiĉe konata en Italujo, kaj la Neapola reĝo
faras lin estro de la ekspedicio kontraŭ la piratoj de Tuniso.
Kun sia kutima kuraĝo li kondukas siajn ŝipojn kontraŭ
la sovaĝaj korsaroj. Sed la ŝipanaro montriĝas ne inda
je sia estro : ĝi timas la rabistojn, kaj jam antaŭ la
bordo de Berberujo ĝi faras ribelon. La ŝipanoj postulas,
ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio konsentas plenumi
ilian postulon; li levas la velojn; la ŝipanoj, konvinkitaj,
ke ili iras returnen, trankviliĝas, kaj la sekvantan matenon
ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek jaroj,
plenaj de vojaĝoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj, —
pasas preskaŭ nerimarkite. Havante la aĝon de tridek kvar
jaroj, en la tuta floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li
laboras super kartoj kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la
atenton de la instruita mondo, korespondas kun instruituloj. Poste
li denove estas sur la maro : li naĝas al la malproksimaj
bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li diras al fraŭlino
Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas, kiam li ŝin
renkontas : ke li ŝin amas. Fraŭlino Felipa sentas
tion saman : la majesta figuro de la kuraĝa maristo, lia
nekaŝita rigardo, kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla
elokventeco — ĉio en tiu ĉi neordinara persono de
longe profunde frapis ŝian imagon. Kaj ŝi fariĝas
lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formiĝi la
plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas
al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo
Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj ŝi
ne povas kompreni tiun ĝojon, kiun kaŭzas al ŝia
bofilo la amaso da flaviĝintaj paperoj. Kaj dume por li tio
ĉi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili
kaj kun ĝojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj supozoj. En
tiu ĉi sama tempo li daŭrigas labori super siaj kartoj,
partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo,
ĉion aŭskultas, ĉiujn eldemandas, korespondas kun
sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom
multe dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj
transloĝiĝas sur la insulon Porto-Santo. Tie ĉi li
konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj, kiuj veturas al la
bordo de Gvineo aŭ revenas de ĝi, kaj iliaj komunikoj,
la interparoloj kun ili ĉiam pli kaj pli ekflamigas lin. Lia
multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn
formojn : siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo,
Plinio, Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis;
la karto de Toscanelli, kiun tiu ĉi alsendis al li, tute
konsentas kun liaj konkludoj. Ĉio estas klara kiel tago :
kiu havos sufiĉe da kuraĝo, por tratranĉi la misteran
maron, kiu etendas sin post la Gibraltara pordego, tiu trovos la
serĉatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li havos por tio
ĉi sufiĉe da kuraĝo, sed li ne havas la materialajn
rimedojn. Oni devas trovi tiujn ĉi rimedojn, oni devas trovi
fortan manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas
Lisabonon, — kaj de tiu ĉi minuto komenciĝas la
granda dramo, kiu daŭras tutan serion da jaroj.
Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la favora
trarigardo de lia reĝa moŝto, la reĝo de Portugalujo.
Tio ĉi estas lia unua paŝo sur tiu pikaĵa vojo,
sur kiun kondukis lin la malfeliĉo esti naskita neordinara
homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel bone ellernis la maron kun
ĝiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankoraŭ pli gravan scion
— scion de la homoj. Lia reĝa moŝto, Johanno II de
Portugalujo, ekinteresiĝis je la propono de la malriĉa
Genuano kaj difinas komision por trarigardo de tia neaŭdita
projekto. Forta eraro : kion povas kompreni en tio ĉi tiu
ĉi komisio? Ĝi estas dispremita de ĝia grandeco,
kaj al la reĝo oni raportas, ke la projekto de la Genuano
Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton. Kun tio
ĉi li povas ankoraŭ paciĝi : li laboris super
sia projekto ne kun la celo konvinki pri ĝia efektivigebleco
malsaĝulojn. Sed kiam la reĝo, ne metinte atenton sur
la raporton de la komisio, malaltiĝas al ŝtelado, kiam
li, postulinte liajn paperojn kvazaŭ por persona trarigardo,
sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion, — li estas profunde
indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li : ventego
apenaŭ ne dronigis la ŝipojn, kiuj volis ŝteli lian
gloron, kaj la timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas
senlima; neniam lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian
fortan frapon. Kaj kiam la reĝo, komprenanta, kiu staras
antaŭ li, proponas al li denove komenci traktadon, li fiere
rifuzas ĉiajn komunikiĝojn kun tia reĝo. Ne, jam pli
bona estas malriĉegeco kaj nekonateco, ol esti tiel malhoneste
trompata ankoraŭ dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus la
morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile
paciĝus kun tiu ĉi unua malsukceso. Sed ankaŭ tiun
ĉi baton li elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis
kaj elportadis la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas
Genuano, kaj li forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon
de sia granda plano al tiu, kiu la plej multe tion ĉi meritas
— al sia patrujo.
Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la
tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun
eniras en ĝin. Kvankam li estas malriĉe vestita, kvankam li
estas preskaŭ almozulo, sed li alportas al la urbo reĝan
donacon : li proponas al ĝi sian projekton. Sed la patrujo
tute ne povas nun pensi pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la
turkoj kaj al la Genua ŝiparo minacas ekstermo. Krom tio la
projekto estas tute fantazia kaj meritas nenian atenton. Kaj se en
Portugalujo oni volis ĉirkaŭŝteli lin, en la patrujo
la renkonto montriĝas ankoraŭ pli malbona : tie
almenaŭ troviĝis homoj, kiuj povis lin kompreni, —
tie ĉi lia propono estas renkontita per malsaĝa mokado. La
espero distriĝis, kiel fumo, kaj montriĝas, ke li absolute
ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun maldolĉo en la koro
li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj provoj.
Ĉiuj konas la malĝojan historion de tiuj ĉi provoj,
sed kiu scias, kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en
Hispanujo, en la ĉirkaŭaĵoj de Palos. Laca kaj
ĉirkaŭŝirita, preskaŭ duonnuda, li vagas kun
la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentiĝo
aŭdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas
pri pano kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monaĥejo de
franciskanoj, kaj eble tie li povos ion elpeti por la malfeliĉa
infaneto. Kaj li, kiu iam komandis la ŝipojn de la Genua
respubliko, kiel almozulo haltas apud la pordego de la monaĥejo
kaj pelas la pordiston pri kruĉeto da akvo kaj peco da pano
por sia infano. En tiu ĉi minuto preteriras la abato de la
monaĥejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por ĉiam
benita tiu ĉi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan
amikon, sen kies helpo li eble neniam ekvidus tiun ĉi maron!
Se li atingos sian celon kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos
eltrovita, la mondo dankos tion ĉi tiom same al Perez de
Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho, li rekompencos
inde tiun ĉi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la
majesta eksteraĵo de la ĉirkaŭŝirita migranto,
haltas kaj demandas lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas
rakonti pri sia malĝoja migrado kaj ne sen miro trovas en la
monaĥo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas. Oni gastame
invitas lin esti gasto en la monaĥejo; la abato sendas en la
urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston Fernandez, kaj en la
modesta Andaluza monaĥejo komenciĝas varmaj priparoladoj de
lia projekto. Jes, tiuj ĉi homoj komprenas lin, antaŭ tiaj
homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj
elokventeco; ili kune pentras belajn pentraĵojn de la estonteco,
kreita per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena
direktas lin al la reĝa kortego. Lia filo restos tie ĉi en
la monaĥejo por edukado, kaj li kun la letero de la abato al
Talabera, la konfesprenanto de la reĝino, devas veturi Kordovon.
Talabera estas persono influa, kaj la amikoj disiras, plenaj de la
plej lumaj esperoj.
Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos,
per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la
reĝino. Li estas vestita malriĉe kaj malbone; lia parolo
tuj montras en li alilandulon : sendube tio ĉi estas
unu el tiuj multegaj aventuristoj, kiuj nur serĉas okazon
kapti fiŝojn en malklara akvo. Lia projekto? Talabera bonkore
aŭskultas tiun ĉi sensencaĵon kaj li ne dubas, ke la
kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t. e. ke
antaŭ li staras simple lerta ĉarlatano. Sed li tro bone
konas la homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie
trompu. Ne, li absolute per nenio povas servi al la petanto :
la projekto estas infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti
pri tiaj aferoj al la reĝaj moŝtoj. Ĉu Juan Perez
pensis pri tia akcepto, kiam li skribis sian leteron al Talabera?
Ankoraŭ unu fojon oni devas humiliĝi al la forto de la
cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj serĉi
aliajn vojojn al la reĝa trono. La someron kaj aŭtunon
li loĝas en Kordovo, faras konatecojn kaj trovas eĉ
amikojn por sia afero : la edukanton de la reĝaj infanoj,
lian fraton, la nuncion de la papo kaj la regnan financestron de
Kastilujo. Tiuj ĉi personoj bone konas la kortegon, ĉiujn
ĝiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin al la
ĉefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto
ĉe la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de
Talabera. La gereĝoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu
ĉi grava persono. Tio ĉi estas la plej certa vojo, kaj
ĝi efektivo alkondukas al la dezirita celo : Mendoza
aranĝas por li aŭdiencon.
Trankvile kaj fiere li aperas antaŭ la reĝa paro. Li estas
malriĉe vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra
indo, liaj certaj klarigoj montras en li rimarkindan mariston,
eĉ instruitulon, kiu longe kaj multe pensis pri tio, kion li
parolas. Li nenion petas : li faras al Kastilujo kaj Leonujo
preskaŭ fabelan proponon — riĉiĝi per plej
facila rimedo : per efektivigo de lia projekto. Oni donu al li
la eblon iri en la maron — kaj li solvos la eternan problemon,
li trovos tiun ĉi novan filozofian ŝtonon — la plej
mallongan vojon al Hindujo, — kaj Hispanujo fariĝos la
plej riĉa lando de la mondo. Kaj tiu ĉi propono estas
farata tiel simple, tiel memfide, ke antaŭ la gereĝoj
staras aŭ frenezulo, aŭ efektive eksterordinara homo.
Tiun ĉi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas
kunvoki komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono
kaj raporti al la reĝaj moŝtoj pri la rezultatoj de la
konsiliĝo. La plua iro do la afero dependos de la respondo de la
komisio.
Kaj jen en la monaĥejo de la Sankta Stefano la komisio
komencas la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas
bona katoliko : ĉu li ne pensas pri konvertado de
idolistoj al kristaneco? ĉu li ne revas alporti ĉiujn
siajn estontajn riĉecojn al ankoraŭ pli granda celo
— liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio
estas profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius'on kaj diras,
ke la projekto kontraŭparolas al li, sekve ĝi estas
sensenca kaj eĉ hereza. Jes, Lactantius! Sendube li estis
granda homo kaj bona kristano, sed tio ĉi ne malhelpis al li
skribi malsaĝaĵojn pri la formo de la tero. Li legis
kaj relegadis tiun ĉi malfeliĉan lokon el la III libro
de la « Diaj instruoj »; per tiu ĉi loko
oni pikadis al li la okulojn, ĝi apenaŭ ne mortigis lian
grandan entreprenon; li scias ĝin parkere. « Kiu
estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj,
kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke
ĉio, kio tie ĉi kuŝas, tie pendas, ke la herbo
kaj arboj tie kreskas malsupren, ke pluvo kaj hajlo falas tie de
malsupre supren? » Kaj jen tiu ĉi mizera rimarko
apenaŭ ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito
el Aŭgustinus : « instruo pri antipodoj estas
nekonforma al la principoj de la religio, ĉar tio ĉi
signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo, ĉar
estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon, kiu
ĉirkaŭas la tutan teron! »
Poste venas jam simple malsaĝaĵoj, ekzemple de tia
speco, ke la ekspedicio ne povos veni returnen, ĉar la
ŝipoj, dank' al la elfleksiteco de la tero, devus naĝi de
malsupre supren. Kaj li devis disputi kun tiuj ĉi sovaĝaj
malkleruloj kaj ankoraŭ danki Dion, ke oni ne kulpigis lin
je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaŭ kelkajn
personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio
firme decidas, ke la projekto senkondiĉe estas absurda. Kaj
dum daŭras la disputoj inter ili, la gereĝoj, okupitaj je
milito, forveturas Kordovon, kaj la konsiliĝoj de la komisio
ĉesas.
Nun komenciĝas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li
sekvas post la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj,
kaj jaro post jaro, kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin,
ne forlasante sian celon, atendante, kiel almozon, kiam al la
reĝaj moŝtoj plaĉos rememori pri la malriĉa
Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj de transiroj de
espero al malespero, de revo pri estontaj riĉecoj al malsato,
al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian fraton
Anglujon, al la reĝo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon
elserĉi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malĝoja
respondo. Ankoraŭ unu bato kaj ankoraŭ unu fojon oni devas
humiliĝi. Grizeco, kiu jam longe montriĝis en liaj haroj,
ĉiam pli kaj pli blankigas lian noblan kapon, sed antaŭ
lia energio estas senforta eĉ la tempo mem. Li havas jam la
aĝon de 65 jaroj, kiam la reĝo denove kunvokas komision.
Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la reĝo raporton en
ĝia nomo : la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple
sensencaĵo. Sed la konvinkitaj de la membroj de la komisio fine
elpaŝas por li. Ili aperas antaŭ la reĝo kaj defendas
lian planon, kaj eble nur dank' al tiu ĉi defendo la reĝo
promesas denove trarigardi lian proponon — post la fino de la
milito kun la Maŭroj.
Tio ĉi estas super ĉiuj homaj fortoj! Malespero lin
atakas : oni povas pensi, ke tiuj ĉi sinjoroj esperas,
ke li neniam mortos. Li turnas sin al la riĉa grandsinjoro
Medinaceli, sed tiu, kvankam eĉ kunsentas al li, ne povas armi
ekspedicion : tio ĉi estus konkuri kun la reĝo mem.
Nur li kaj la ĉielo scias, kion li travivis en la daŭro
de tiu tempo! Fine el tiu ĉi mallumego ekbriletas radio da
lumo : la reĝo de Francujo afable invitas lin al si.
Lia energio denove vekiĝas en sia tuta forto. Sur hispanaj
aŭ francaj ŝipoj — li enpenetros en tiun ĉi
kvazaŭ ensorĉitan por li maron! Li rapidas al Perez.
Antaŭ ses jaroj li forlasis la Palosan monaĥejon, kaj forte
maljuniĝinta li nun denove eniras en ĝin. Granda estas la
malĝojo de la nobla Perez, kiam li aŭdas la longan rakonton
de sia amiko pri liaj malsukcesoj. Ĉu efektive lia patrujo
montriĝos tiel blinda, ĉu efektive ĝi permesos, ke
alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio ĉi ne
devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, ĝis li faros la lastan
provon. Iam li estis konfesprenanto de la reĝino, kaj nun li
skribe petas ŝin permesi al li veni al la kortego por defendi
la projekton de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la
respondon de la reĝino. Fine ĝi estas ricevita : al
Perez de Marchena estas permesite veni al la kortego kaj Kolumbon
oni petas atendi iom kun sia forveturo. Tiam Perez aperas antaŭ
la reĝino. Kun flama elokventeco li defendas la planon de sia
amiko. Li montras al la reĝino la grandegajn sekvojn de la
malkovro de nova vojo; li antaŭdiras al ŝi, ke ondegoj
da oro enverŝiĝos Hispanujon; li prezentas al ŝi,
la pia reĝino, pentraĵon de vasta kristana predikado,
parolas al ŝi pri la milionoj da novaj servantoj de Kristo kaj
pri tio, ke la savo de tiuj ĉi milionoj da animoj apartenos
antaŭ ĉio al ŝi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo,
kiu montros la vojon al tiuj ĉi pereantaj animoj. Antaŭ tia
pentraĵo la reĝino ne povas sin reteni, kaj ŝi difinas
komisiulojn por trakti kun Kolumbo.
Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo
la proponon rekomenci traktadon kun la reĝo de Portugalujo,
sed, kiel antaŭe, antaŭ la komisiuloj nun aperas ne
petanto, sed batalanto por la majesteco de sia ideo. Li metas siajn
kondiĉojn : li, Kristoforo Kolumbo, estos farita granda
admiralo de Hispanujo, li estos farita vicreĝo de la nove
malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de ĉiuj multekostaj
produktaĵoj, kiuj estos akiritaj en tiuj ĉi landoj. La
rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la
indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua
ĉarlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj
profunde indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la
reĝino, ke liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus
bone, ke li ilin malgrandigu. La reĝino, kiel ŝajnas,
pensas, ke antaŭ ŝi staras vendisto, kiu postulas tri
fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari rabaton. Sed li scias
pli ol ŝi, kion li povas postuli, kaj li petas raporti al la
reĝino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo estas
preskaŭ rifuzo de la celo de sia vivo; ĝi estu tiel, sed li
ne konsentos malnoblan malaltiĝon. Kaj li forveturas, kun firma
decido forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon.
Sed dum li, kun premanta malĝojo en la koro, veturas sur la
vojo al Grenado, en Santa Fé estas decidata lia sorto. La
regna financestro de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de
la depagoj por preĝejoj — du saĝaj homoj —
decidas alpaŝi al la lasta rimedo. Ili petas aŭdiencon
ĉe la reĝino kaj petegas ŝin ne rifuzi la postulojn
de la fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri
al Isabella pli bone ol ili ĉiujn profitojn de la efektivigo
de lia projekto. Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la
entuziasmigita reĝino ekkrias, ke ŝi prodonos siajn
briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam Sant-Angel respondas al
ŝi, ke tia ofero ne estas bezona, ĉar li estas preta doni
al la reĝino rimedojn prunte el la preĝejaj enspezoj.
Kaj el Santa Fé al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la
malriĉe vestitan vojaĝanton apud Grenado kaj raportas al
li, ke ŝia moŝto la reĝino de Kastilujo petas lin
reveni en Santa Fé. Denove la malvarma malespero cedas lokon
al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la ĉevalon returnen.
Li estas en Santa Fé, li estas akceptita de la reĝino;
la 17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton.
Nun li estas sur la vojo al sia celo. Dum daŭras la preparoj
al la ekspedicio, li estas bona gasto ĉe la gereĝoj;
kun plezuro ili aŭskultas lin, kiam li, plena de junula
flameco, parolas al ili pri la konvertado de la idolistoj de Azio al
kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn esperojn efektivigi
ankoraŭ pli altan celon de sia vivo — oferi la kolektotajn
de li riĉecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La
pia reĝino aŭskultas kun profunda intereso sian noblan
kunparolanton. Tiuj ĉi tagoj almenaŭ iom rekompencas lin
por la malfacila pasintaĵo. Kaj fine venas la longe dezirita
minuto : li kolektas en Palos bravulojn por siaj tri karaveloj.
Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj de lia ekspedicio.
Kun helpo al li venas la kuraĝa maristo Marteno Alonzo Pinzon;
li entuziasmigas per sia ekzemplo la ŝipanojn, kaj en vendredo,
la 3-an de Aŭgusto, la tri karaveloj fine forpuŝas sin
de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de
la rigardantoj ili kuraĝe elveturas renkonten al la malluma
estonteco.
Fine efektiviĝis lia revo, fine li estas sur la maro!
Sed ankaŭ sur la maro, kiel sur la tero, la sorto
daŭrigas metadi al li malhelpojn. La direktilisto de
« Pinta », subaĉetita de ĝia mastro,
difektas la direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar
semajnoj pasas por la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj
insuloj; la ŝipanoj krias, ke tio ĉi estas malbona
antaŭsigno. Ĉio timigas tiujn ĉi malsaĝulojn
— eĉ la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras
en la oceanon, des pli granda ĉiufoje estas la teruro de la
ŝipanoj. En la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro
komenciĝas dekliniĝo de la magneta montrilo — nova
teruro por la ŝipanoj. La admiralo devas malaltiĝi al la
plej malagrabla ruzo : konduki du taglibrojn, unu — veran
— por la gereĝoj, la duan — kun pli malgrandigitaj
mezuroj de la traveturita vojo — por la timema ŝipanaro.
La malkontenteco de tiu ĉi lasta kreskas kun ĉiu tago, kaj
jen hieraŭ ĝi akceptis la formon de nekaŝita ribelo.
Kion povas fari li sola kontraŭ cent dudek homoj? Kiel dronanto
kaptas pajleton, tiel li serĉas savon en tritaga limtempo. Se en
la daŭro de tiuj ĉi 72 horoj li ne ekvidos teron — li
ekiros returnen. Ĉio estas metita sur la karton : lia tuta
vivo. Dek ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek
ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj,
disreviĝoj, malriĉegeco kuj eĉ mokoj kaj ofendoj. Jes,
eĉ ofendoj. Ĉu en Genuo kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin
revisto kaj frenezulo? Ĉu eĉ la strataj buboj de Kordovo,
renkontante lin, ne montradis sur sian kapon, amuziĝante je
li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkaŭza blinda malamo
de liaj malamikoj iris ankoraŭ pli malproksimen : lin,
kiu oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris
per la nomo ĉarlatano! Sed li ĉion elportis, ĉion!
La malriĉegeco, malsato, fatalaj malsukcesoj, sovaĝa
malklereco, mokoj, kalumnioj — ĉio tio ĉi estis
venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine venis tiu
granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos. Granda
tago. Kaj jen nun, kiam ĉiuj rigardoj estas direktitaj sur lin,
kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de
la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn paŝojn por
pravigi siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj
amikoj, por kroni tiujn ĉi dek ok jarojn — nun li
estos devigita ekiri returnen! Kun honto kaj malhonoro li revenos
Hispanujon, kie la ekflamema reĝino povas ĵeti al li en la
vizaĝon la nomon de trompisto, kie la malamikoj mokados lin,
la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la eblon
efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malriĉegeco kaj rompita
vivo — jen estas ĉio, kio lin tie atendas, — kaj
ĉio tio ĉi estas nur tial, ke tiu ĉi timema brutaro,
kiu kuŝas sur la ferdeko, estas pli forta ol li sola, nur tial,
ke en tiu ĉi okazo maldelikata besta forto havas pli grandan
signifon, ol la spirita forto de genio! Se en liaj manoj sin trovus
la egido de Zeŭso, se per unu ekbato li povus ekstermi tiun
ĉi tutan malkuraĝan bestaron, li ekstermus ĝin kaj
li sola irus antaŭen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj
post du tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero
apogis la kapon sur la manojn, kaj la plaŭdado de la akvo sur la
flankojn de « Santa Maria » sonis en liaj oreloj
kiel funebra sonorado.
Jes, ĉio, ĉio pereis. La tuta vivo, ĉiuj laboroj kaj
esperoj — ĉio estas neniigita, kaj neniigita ĝuste
tiam, kiam ĉio kuniĝis, por pravigi ilin, por elmontri la
ĝustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj pruvis, ke tero sin
trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj klare parolas pri
la proksimeco de tiu ĉi tero, la hodiaŭaj trovoj povus
konvinki eĉ liajn plej obstinajn kontraŭulojn. Ĉio
diras, ke li divenis la grandan sekreton de la oceano, — kaj
en tiu ĉi sama tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin
en siaj ligiloj, ne povante eksvingi la potencajn flugilojn, por
ĵeti sin renkonte al tiu ĉi tero, kiun oni forprenas
de li! Ĉu tiuj ĉi malsaĝuloj komprenas, kion ili
faras, ĉu ili komprenas, ke returniĝo ĝuste nun
estas por li pli malbona ol morto, — ĉu ili povas tion
ĉi kompreni? Ĉu ili povas lin kompreni?! Sur la tuta tera
globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj,
kiel li, kaj ekster ili — seninterrompa muro da malamikoj,
enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas ĉiun provon eliri al
lumo el tiu sovaĝa nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel
ĝoje krios tiu ĉi sovaĝa amaso, kiam li malhonore
venos returne, per kiaj mokoj ĝi superĵetos lin, kun kia
triumfo ĝi kriados, ke ĝi estis prava kaj ke li estas
simple frenezulo! Sed ne grava ankoraŭ estas tio, ke li estos
premita en koton kaj neniigita : terura estas tio, ke lia ideo,
lia infano, elnutrita per lia ŝvito kaj sango, devos perei kaj
perei ĝuste tiam, kiam ĝia praveco estas metita ekster
ĉian dubon. Ĉu efektive li devas eltrinki ankoraŭ
tiun ĉi kalikon? Ĉu estis ne sufiĉa tio, kion li
elsuferis — kaj por kio elsuferis? por ke en la antaŭtago
de granda venko fali kiel ofero de blinda besta forto?! Ĉu
efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj, tra kiuj lin
kondukis la enigma sorto, kaj vane li kondamnis sin al la suferoj de
vaga vivo, malriĉegeco kaj mokado de malsaĝuloj?! Ne povas
esti! Ankoraŭ restis du tagoj, ankoraŭ ne ĉio pereis.
Ankoraŭ kvardek ok horoj restas ĝis la fino de tiu ĉi
batalo kun la lin persekutanta fato — kaj li batalos ĝis
la fino mem! La admiralo fiere sin elrektigis . . . kaj subite li
ekŝanceliĝis, kvazaŭ en la tablon, apud kiu li sidis,
ekbatus tondra sago. De la antaŭa karavelo ektondris pafego.
Tero!!!
Estis la dua horo je mateno, la 12-an de Oktobro de la jaro
1492. Sur la ferdeko de « Santa Maria » oni
ekaŭdis paŝojn de homoj, vekiĝintaj el dormo, kaj
subite sur ĉiuj tri ŝipoj ekbruis la ĝoja krio :
« Tero, tero! »
Li venkis. La admiralo — kaj de tiu ĉi minuto vicreĝo
— malrapide falis sur la genuojn, kaj neniam en la vivo
liaj lipoj murmuris tian varmegan preĝon. « Tero!
tero! » ĝoje ripetadis dekoj da voĉoj. La
admiralo mallaŭte preĝis. « Te Deum laudamus,
Te Dominum confitemur », murmuris la lipoj de la
admiralo. « Salve Regina » ĥore bruis la
ŝipanaro. Kaj kiam, klara kaj majesta, la admiralo aperis sur
la ferdeko, la ŝipanaro kun estimego liberigis al li vojon,
la ŝipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante
antaŭ li sur la genuojn, kisis liajn manojn. Kaj li staris inter
ili, kiel duondio, lumigita de la unuaj radioj de la leviĝanta
suno, salutante per trankvila rideto « sian »
teron, kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio, kiu venkis sian
sorton. La nokto de lia vivo finiĝis, kaj komenciĝis hela,
solena tago.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|