Historio de la ŝakludo

La legendo

Pri la estiĝo de la ŝakludo ekzistas kelkaj legendoj.
Unu el ili rankontas pri lertulo 'Sessa Ibn Daher', kiu elpensis la ludon kontraŭ la enuiĝo de sia reĝo.
Lia reĝo 'Shehram' entuziasmiĝis tiel, ke li promesis al sia ministro plenumi unu deziron.
La modesta ministro havis sekvantan deziron:
- unu grajnon sur la unuan kvadraton
- la duoblan sur la duan kvadraton
- kaj tiel plu ĝis la 64-a kvadrato .
La riĉega reĝo ridege konsentis la modestan deziron kaj volis doni grandanime unu sakon da tritiko.
Sed la ministro insistis ke li volas nur la promesitan kvanton, neniun grajnon plu.
Poste la kortaj matematikistoj kalkulis ke ili ne havas sufiĉan kvanton por plenumi la deziron de la ministro.
La necesa nombro da grajnoj estus
264 da grajnoj, kio multfoje superas la hodiaŭan tutmondan unujaran produktadon.

La historio

Oni ne scias vere precize se la ludo aperis en Persio, Hindio aŭ Ĉinio unue.
Ĉirkau en 600 P.K. en Hindio oni ludis similan ludon kun la hodiaŭa ŝako sub la nomo Ĉaturango (Ĉaturanga), kiu signifis en Sanskrita lingvo 'dividita en kvar partojn'.
Ĉi tiu konvenis al la tiama strukturo de la Hindia milita kompanio, kiu estis dividita ankaŭ en kvar partojn:
- unu elefanto
- unu batalĉaro
- tri ĉevalistoj
- kvin piedsoldatoj

Ludu ĉaturangon, la plej malnovan konatan ŝakludon tiel, kiel oni ludis en la antikva Hindio.
La rudreguloj estis rekonstruitaj de ekspertoj en ŝakhistorio.

Hindio, Persio, Arabio

Persiaj tekstoj el la 6-a jarcento P.K. dum la reĝo 'Anuŝiravan' (531 - 579 P.K.) skribis ke la ŝako estis inventita en Hindio.
La dokumento 'Vasavadatta' el 'Subhandu' el 620 P.K. en Sanskrita lingvo priskribis la ludregulojn de la ŝako.

En 700 P.K. la ŝako estis portita en Persion, kie nomiĝis Ŝatranjo (Ŝatranj), kaj poste al la Arabaj landoj.
La Arabo 'Al-Adli' estis la unua nome konata ŝakĉampiono en ĉirkaŭ 800 P.K..
La plej malnovaj (tiel oni kredis ĝis 2002) ludpecoj estis trovitaj en Afrasaib, la hodiaŭa Uzbekistano el la jaro 790 P.K. .
Ĉi tie oni povas vidi unu el la ludpecojn trovitaj proksime de la antikva Persia urbo Samarkando el 790 P.K. .

Ludu ŝatranjon, kiel ludis la Persoj kaj Araboj en antikvaj tempoj.

Novaj malkovroj

Novaj arkeologiaj malkovroj en Albanio trovis la plej malnovan ŝakludpecon (reĝo aŭ reĝino el eburo el 465 P.K. en Bizancia palaco en Butrinto).
Tiu estas pli malnova ol la trovitaj pecoj el Hindio aŭ Persio kaj pruvas ke la ludo estis pli frue konata en Eŭropo ol oni kredis ĝis nun.

Supozeble se la ludo venis el Hindio, tie estis konata jam en la 3-a jarcento kaj en Romiaj tempoj oni havis pli bonajn kunligojn kun Hindio ol oni kredis ĝis nun.

Ŝako en mezepoka Eŭropo

En 1000 P.K. la ŝako estis portita en Eŭropon.(kiel oni kredis ĝis 2002)
La libro 'Grant Acedrex' de 'Alfonso X El Sabio' priskribis la ŝakludon unue:
'Ŝako estas pli nobla kaj ŝatata ludo ol bakgamono kaj ludoj per ĵetkuboj, pro tiu kaŭzo en ĉi tiu libro estos unue priskribita.'

La priskribo estis farita de tri monkoj el ordono de la tiama reĝo de Hispanio .

'Mi, Don Alfonso el favoro de Dio reĝo de Kastilio, Toledo, Leono, Galicio, Sevilo, Kordovo, Murcio, Ĵaeno kaj Algarvo ordonis ke tiu libro priskribos en plej bona maniero kiel oni ludas ŝakon, bakgamonon kaj ludojn per ĵetkubo.'

En la libro estis priskribitaj ankaŭ kelkaj ŝakproblemoj.

Poste la ŝakludo estis plurfoje ŝanĝita sed en ĉirkaŭ 1500 la reguloj prenis la hodiaŭan formon.
En la Libro de Lucena estis priskribitaj la reguloj de la hodiaŭa ŝako de la hispana pastoro 'Ruy Lopez' en 1561.

Ŝakaŭtomatonoj

En la dek oka kaj dek naŭa jarcento la mekaniko evoluiĝis en grandaj paŝoj.
Tiam estis la tempo de la mirindaj ŝakaŭtomatonoj.
La unua kaj plej fama el ili estis La Turko, konstruita de barono 'Wolfgang von Kempelen' el Presburgo, Hungario.
(Hungara nomo 'Farkas Kempelen').
Unue estis ekspoziciita en 1769 en Vieno , ĉe la korto de la imperiestrino 'Maria Theresa' kun granda sukceso.
Sprita mekanismo ebligis al kaŝita homo vidi la tabulon kaj gvidi la mekanismon.
Antaŭ ĉiu ludo la pordoj de la mekanismo estis malfermitaj por demonstri al la publiko, ke neniu estas ene.
La kaŝita homo estis ĉiam unu ŝakmajstro.
La maŝino havis tutmondan admiron kaj inspiris la fantazion de la homoj.
Ankaŭ Napoleono Bonaparte estis forte impresita de La Turko kaj lia stepfilo 'Eugene de Beauharnais' aĉetis la maŝinon por granda sumo nur por ellerni ĝian sekreton.
'Alexander Graham Bell' ankaŭ admiris post cent jaroj la mekanismon de La Turko kaj inspiris lin ĉe la invento de la telefono.
Klaku ĉi tien por rigardi kaj analizi la faman partion inter Napoleono kaj La Turko .

Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al: Redaktanto: György Dénes